Calera y Chozas [kalEraj ĉOzas] (Kalkominejo kaj Kabanoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo estas komponata de du domaroj, la propra Calera y Chozas, kiu estas la ĉefa kerno, kaj la submunicipo Alberche del Caudillo, separata je ĉirkaŭ 4 km distance.

Calera y Chozas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45686
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Gabriel López-Colina Gómez (PP)
Demografio
Loĝantaro 119 780  (2011)
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 4° 59′ U (mapo)39.885277777778-4.9825Koordinatoj: 39° 53′ N, 4° 59′ U (mapo) [+]
Alto 392 m [+]
Areo 219,53 km² (21 953 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Calera y Chozas (Hispanio)
Calera y Chozas (Hispanio)
DEC
Calera y Chozas
Calera y Chozas
Situo de Calera y Chozas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calera y Chozas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Calera y Chozas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Calera" rilatas al ŝtonminejoj de kalkoŝtonoj por produkti kalkom kiu estis en la zono. La nomo de "Calera y Chozas" aperis kiam unuiĝis Calera kun la domaroj de Chozas, Covisa, Tórtolas, Arco kaj Pedrovenegas inter aliaj.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Calerano. La censita populacio en 2011 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo redakti

Calera y Chozas estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 392 m; je 92 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 219.53 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas sur kvar malgrandaj montetoj en la ebenaĵo inter la rivero Taĵo kaj la Aŭtoŝoseo de Ekstremaduro. Ĝi apartenas al la komarko de La Campana de Oropesa kaj limas kun la municipaj teritorioj de Velada, Talavera de la Reina, Las Herencias, Belvís de la Jara, Aldeanueva de Barbarroya, Alcolea de Tajo, Oropesa, Alcañizo, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La teritorio estas trafluata de la rojoj de Majadillas, Valverde, Valpedregoso, Fuente-polo, Fuente del piojo, Cobisa kaj Tórtolas, kiuj enfluas ĉiuj en la riveron Taĵo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio redakti

La fondon okazigis ĉirkaŭ 1400 la setligo de laboristoj de diversaj ŝtonminejoj de kalko, el kies elfosaĵoj oni konstruis la preĝejon de Sankta Maria en Talavera de la Reina.

La 27a de junio 1809, dum la Milito de Sendependiĝo, la lokanoj atakis soldatojn el la franca armeo kiuj estis restintaj malantaŭe. Tio kolerigis la marŝalon francan Claude Perrin Victor, Duko de Bellune, kiu ordonis incendii la vilaĝon kaj ponardi la loĝantojn kiuj ne sukcesis fuĝi.

La 3an de oktobro 1833 organiziĝis roton de karlistoj en Talavera, sub la estroj de iu González, administristo de la poŝta oficejo, kiu kaptis publikan monon, enprizonigis liberalulojn kaj diretis sin al Calera cele proklami Karlo Maria Isidro de Burbono kiel Karlo la 5-a, sed la urbestro petis skribitan rajtigilon por tia proklamo. Tiu fakto havigis sufiĉan tempon por liberigi la vilaĝon kaj eviti konspiron kiu povis iĝis danĝera por la reĝimo de Isabel la 2-a.

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo restis fidela al la Respubliko, ĝis kiam ĝi estis okupata de la trupoj frankistaj la 2an de septembro de 1936, dum ties antaŭeniro al Talavera kaj Madrido.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti