Calixto García estis kuba generalo kiu batalis por la sendependeco de Kubo.

Calixto García
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1839 (1839-08-04)
en Holguín
Morto 11-an de decembro 1898 (1898-12-11) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pafvundo
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr
Calixto Garcia (dekstre) kun usona brigadgeneralo William Ludlow kiam la usona armeo intervenis en la hispan-kuba milito de 1898

Biografio redakti

Calixto García Iñíguez naskiĝis en Holguín la 4an de aŭgusto 1839. Li estis granda memlernanto ĉar li neniam ricevis universitatajn studojn. La plejparton de lia persona klereco li obtenis per lia propra merito, li ege profitis la jarojn kiam li estis ekzilita en Hispanio (1874-1878 kaj 1880-1895), li lernis super ĉio la arton de la milito pro ĝia estonta utilo en la kubaj sendependentismaj bataloj kontraŭ la hispanaj koloniistoj.

Granda Milito redakti

Calixto García partoprenis en la "Milito de la 68a" aŭ "Granda Milito", ekribeliĝante sin en la regiono de Holgino en la unuaj monatoj de la jaro 1869. Pro la konstantaj movadoj de la generaloj Thomas Jordan, Máximo Gómez kaj Modesto Díaz kaj antaŭ la neebleco etendi la batalojn de Vicente García (barikadita en la kamparo de Las Tunas)ĝis tiu regiono, estis necesa la prezenco de oficira organizanto. Tie li organizis la disigitajn trupojn sub fera disciplino kaj tenis sub konstanta minaco al la hispanaj trupoj en la proksimaj regionoj deHolguín, Banes, Gibara, Mayarí, poste etendante liajn agadojn ĝis Moa, en la epoko kiam Antonio Maceo efektivigis sian historian kampanjon alGuantánamo.

En 1874, kiam li intencis malhelpi konversaciojn pri paco inter hispanaj kaj kubaj oficiroj en la regiono inter Manzanillo kaj Bayamo, ne permesataj de la registaro de la Ĉemilita Respubliko, la 5an de septembro 1874,la generalo Calixto García estis surprizigita kun malmultaj homoj de malamika trupo en la loko hodiaŭ konata kiel San Antonio de Baja. En tiu malegala konfronto kaj antaŭ la ebleco esti enkarcerigita li preferis mortigi sin. Kvankam li grave vundis sin per lia pafilo li supervivis sen atingi la celon kaj estis prenita de la hispanaj trupoj. Unue estis kondukita al la vilaĝo Veguitas, kie la militistaj kuracistoj savis lian vivon kaj de tie estis portita al Manzanillo. Poste al Santiago de Cuba, kaj al Havano.

Malmultaj tagoj post lia kaptado, la hispanaj aŭtoritatoj informis al la patrino de Calixto García, Lucía Íñiguez, ke lia filo estis enprizonigita. Kion ŝi respondis:"Tiu ne estas mia filo!" sed kiam oni informis ŝin ke li intencis mortigi sin antaŭ la enprizonigo, tiam ŝi tremema sed konvinkita respondis: "Aĥ, tiu estas mia filo! Post mallonga rekuperado li estis translokita kiel politika prizonulo al Hispanio, kie estis ekzilita ĝis 1878, kiam rekuperis la liberecon sub amnistio dekretita de la hispana generalo Arsenio Martínez Campos. Tiam li vojaĝis al Usono, por renkontiĝi kun la kuba patriota elmigrado

La Necesa Milito redakti

Calixto García restis dum 5 jaroj en Hispanio kaj poste vojaĝis al Usono por servi en la Necesa Milito, kiel nomis ĝin José Martí. Post kelkaj frustitaj intencoj pri enŝipiĝo, li sukcesas eniri en la insulon en marto 1896 kun la pulmoj damaĝitaj kaj malsana. Tamen, li realigis organizan kaj militan laboron kun la orientaj trupoj, speciale en la departementoj de Holguín kaj Santiago de Cuba. Kiel agnoskado al lia laboro, post la forpaso de Antonio Maceo, li estas nomumita de Máximo Gómez, kun akordo de la Registaro de la Ĉemilita Respubliko, Ĝeneralan Militestron de la Liberiga Kuba Armeo.

Forpaso redakti

Calixto García estis vokita de Tomás Estrada Palma por prezenti sin kiel delegito de la Liberiga Kuba Armeo, dum la konversacioj inter la Registaro de la Ĉemilita Respubliko kaj la Usona registaro. Dum bufedo celebrita verŝajne je lia honoro, la 11an de decembro 1898, suferis fulman apopleksion kiu kaŭzis lian morton. Lia kadavro estis liverita al la kubaj aŭtoritatoj kaj malgraŭ la intensa malvarmo lia korpo estis enterigita en la tagiĝo de la sekva tago, ekzistas multaj suspektoj, neniam konfirmitaj, pri envenenado.

Per lia forpaso, malaperis la lasta el la plej gravaj generaloj kaj politikistoj. En tiu tempo jam estis forpasinta José Martí (19an de majo 1895) kaj Antonio Maceo (7an de decembro 1896).