Caloplaca cirrochroa
Caloplaca cirrochroa estas holarkta flave oranĝa krusteca likeno el la familio Teloschistaceae. Ĝi kreskas sur la malsuna vertikala flanko de kalkaj rokoj.
Caloplaca cirrochroa | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Caloplaca cirrochroa (Ach.) Th. Fr. 1871 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Priskribo redakti
Apotecioj estas oranĝaj diskoj kiuj mezuras ĝis 0,8 mm. Unue ili estas tute entalaj poste ili krevas la talkortikon. Ili estas plejofte izolaj sed kelkfoje du aŭ tri–opaj. Parafizoj estas distingeble septaj. Askoj mezuras 50–60 X 16–19 μm kaj estas klaboformaj ĝenerale 8–sporaj sed iafoje malpli pro aborto de unu aŭ kelkaj sporoj. La senkoloraj askosporoj mezuras ĉirkaŭ 6 x 14 µ.