Camagüey (provinco)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri provinco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Camagüey (urbo).

Camagüey estas provinco de la centra regiono de Kubo kaj la plej granda. Ĝia ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Camagüey. Antaŭ la aktuala politik-administra disdivido en 1976 la provinco estis multe pli granda kaj inkludis la najbaran provincon Ciego de Ávila, parton kaj de Sancti Spíritus kaj de Las Tunas. Entute la provinca surfaco estas 15,990 km²

Camagüey
Provinco
Blazono
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Koordinatoj21° N, 78° U (mapo)21.3839-77.9075Koordinatoj: 21° N, 78° U (mapo)
ĈefurboCamagüey
- koordinatoj21° N, 78° U (mapo)21.3839-77.9075Koordinatoj: 21° N, 78° U (mapo) [+]
Areo15 413,82 km² (1 541 382 ha) [+]

Loĝantaro782 458 [+] (2010)
Denseco50,76 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2CU-09

Camagüey (provinco) (Tero)
Camagüey (provinco) (Tero)

Camagüey (Kubo)
Camagüey (Kubo)
DEC
Camagüey
Camagüey

Map
Camagüey

Vikimedia Komunejo:  Camagüey Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo

La samnoma urbo kaj ĉefa 'Camagüey' estas inter la unuaj vilaĝoj fonditaj en Kubo, ĝia unua nomo estis Santa María del Puerto del Príncipe kaj troviĝis en la norda marbordo de la provinco, kie nuntempe estas la municipo Nuevitas. Pro la ofta invado de piratoj, korsaroj kaj bukaneroj en la 17a kaj 18a jarcentoj, la urbo devis esti translokita al la centro de la provinco, tiu ĉi estas la ĉefa kialo de ĝia situo. Krome oni devas rimarki la arkitekturan karakteron de la urbo kiu konstante estis minacita de atakoj, tial la historia urboparto estas vera labirinto de kurvaj stratoj kaj etaj placoj. Nuntempe la urbo havas 300.000 loĝantojn, tio konvertas ĝin en la tria plej grava urbo de Kubo. Tamen la tuta provinco nur havas ĉ.700.000 loĝantojn kio igas ĝin unu el la malplej loĝataj provincoj po km2

Municipoj de Camagüey redakti