Camara LAYE (n. la 1-an de januaro 1928 en Kouroussa - m. la 4-an de februaro 1980 en Senegalo) estis afrika verkisto el Gvineo. Dum siaj universitataj studoj, li verkis romanon titolitan La Nigra Infano (france L'Enfant noir), kiu pli malpli baziĝas sur lia propra infanaĝo. Li poste verkis plurajn eseojn kaj fariĝis malamiko de la gvinea reĝimo. Lia romano La Rigardo de la Reĝo (france Le Regard du roi) estas rigardata kiel unu el liaj plej gravaj verkoj.

Camara Laye
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1928 (1928-01-01)
en Kouroussa
Morto 4-an de februaro 1980 (1980-02-04) (52-jaraĝa)
en Dakaro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per nefropatio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Gvineo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr