Cambil [kamBIL] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Cambil
Cambil (Jaén, Andaluzio)
Cambil (Jaén, Andaluzio)
Cambil (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Cambil
Poŝtkodo 23120
Retpaĝaro Cambil.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cambil
Demografio
Loĝantaro 2 943 [1]
Loĝdenso 21,0 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°40′N 3°34′U  /  37.667°N, 3.567°U / 37.667; -3.567 (Cambil) (mapo) Koordinatoj: 37°40′N 3°34′U  /  37.667°N, 3.567°U / 37.667; -3.567 (Cambil) (mapo)
Alto 822 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 140 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Cambil (Andaluzio)
Cambil (Andaluzio)
DMS
Cambil
Cambil
Cambil
Cambil sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cambil [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Cambil en la centro helblue.

La areo de la municipo estas 140 km2 kie loĝas 2943 geloĝantoj, do loĝdenso estas 21.0 loĝ./km2. Cambil situas je 32 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Sierra Mágina.

Historio redakti

 
Kastelo de Mata Bejid.

La kastelo de Cambil, kun la kastelo de Alhabar, estis konkerita al la islamanoj granadaj fare de la infanto Pedro de Castilla, filo de Sanĉo la 4-a kaj frato de Fernando la 4-a, en 1315.[2]

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 2943 geloĝantoj de la municipo Cambil estas 1397 inoj kaj 1546 viroj. En la 140-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 2782 geloĝantoj, kaj aliaj 161 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 24, 12 inoj kaj 12 viroj, kaj mortis 39, 21 inoj kaj 18 viroj. Tiel la natura kresko estis -15 (-0.5%). La laborkapabla loĝantaro estis 1186 homoj (40.3%).

En 1950-aj jaroj oni atingis pinton de super 7600 loĝantoj; poste oni malpliiĝis ĝis la nunaj sub 3000. Oni perdis multe pli ol duono.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo kaj ermitejo.
  • Kasteloj de Kambil, de Alhabar kaj de Mata Bejid

Eksteraj ligiloj redakti

  • Cambil - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Núñez de Villaizán, Juan; Cerdá y Rico, Francisco (1787). «XI». Francisco Cerdá y Rico, ed. Crónica de D. Alfonso el Onceno de este nombre. Madrid: Imprenta de D. Antonio de Sancha. p. 30.