Camburg estas urba loĝloko en Germanio. Ĝis la fino de la jaro 2007 temis pri sendependa administra komunumo, ekde la 1-a de januaro 2008 pri parto de la komunumo Dornburg-Camburg. Ĝi troviĝas en la norda oriento de la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 2917 loĝantojn.

Camburg
Blazono
Camburg (Germanio)
Camburg (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Komunumaro Dornburg-Camburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036421
Poŝtkodo 07774
Aŭtomobila kodo SHK
Politiko
Komunumestro Thomas Moritz
Adreso de la administrejo Rathausstr. 1
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 3′ N, 11° 42′ O (mapo)51.05388888888911.7075Koordinatoj: 51° 3′ N, 11° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 m
Areo 13,31 km²
Oficiala retejo http://dornburg-camburg.de/
vdr

Camburg situas borde de la rivero Saale.

Historio redakti

La regiono de la eturbo de ĉe Saale jam frue setlitis pro ke la du patronecoj de en respektive apud Camburg situantaj kirkoj Sankta Laŭrenco (hodiaŭ: Sankta Triunuo) kaj Sankta Ciriako oftis en la norde najbarantaj teritorioj de Saksio-Anhaltio ekde la 10-a jarcento. La jam dum prahistorio enloĝata t.n. Klausloch, antro ĉe la Saale-bordo norde de Camburg, uzitis eble dummezepoke kiel ermitejo. En la 11-a jarcento iĝis burgo kaj strata bazaro ĉe la kruciĝo de du longdistancaj komercvojoj; unu el ili venis el Bad Sulza kaj krucis tie ĉi la riveron Saale. Burgposedanto estiĝis eble la el la Dinastio Wettin originanta grafo Vilhelmo el Camburg kiu spektblas en la figuraro de la altarejo de la Katedralo de Naumburg. De tiam Camburg estis en posedado de la Wettin-oj. Setlejo pli malnova kontraŭe al la burgo ĉe la uesta bordo iĝis post 1150 fortikigita bazarplaco. La bazara kirko Sankta Laŭrenco menciitis unuafoje en 1219. En 1373 la anoj ricevis la urbajn privilegiojn laŭ naumburga modelo. Ĉe la landarsepariĝo wettina la urbo venis en 1485 ĉe al alrbertida kaj en 1547 ĉe la ernestida. Post pluraj posedantŝanĝoj ĝi apartenis inter 1707 kaj 1828 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj ĝis 1918 al la Duklando Saksio-Meiningen. Liberiĝo de la naziadiktaturo fare de la Usona Armeo iĝis en aprilo 1945 kion sekvis sovetia okupado en julio 1945 ĝis Turniĝo. Ekde 1994 Camburg apartenis al Distrikto Saale-Holzland.

Vidindaĵoj redakti

Gefiloj redakti

 
Mapo de Camburg (1921)