Camille Desmoulins

Lucie Simplice Camille Benoît Desmoulins estis ĵurnalisto kaj politikisto kiu ludis signifan rolon en la Franca revolucio. Li estis amiko ekde infanaĝo de Maximilien Robespierre kaj proksima amiko de Georges Danton kaj Jean-Paul Marat. Desmoulins estis juĝita kaj ekzekutita kune kun Danton en respondo al opozicio kiun faris Dantonistoj al Komitato por publika savado.[1]

Camille Desmoulins
Portreto de Camille Desmoulins
Portreto de Camille Desmoulins
Portreto de Camille Desmoulins
Persona informo
NomoCamille Desmoulins
Dato de naskiĝo2-a de marto 1760
NaskiĝlokoGuise
Dato de morto5-a de aprilo 1794
MortolokoParizo [+]
Mortokialosenkapigo [+]
Aĝo je morto34
Okupoj kaj profesioj
Okupojĵurnalisto kaj politikisto
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
Edz(in)oLucile Duplessis [+]
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKonkurso Ĝenerala [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Desmoulins studis ĉe Gimnazio Louis-le-Grand en Parizo. Desmoulins estis bonega studento kiu elstaris en la studo de klasika latina literaturo.[2] Li studis juron kaj laboris kiel advokato ĉe Parlamento de Parizo en 1785; tamen lia impeta temperamento neebligis al li havi sukceson en tiu kariero kaj li iĝis politika ĵurnalisto.

En marto 1789, Jean Benoît Nicolas Desmoulins estis nomumita deputito de Francaj Ĝeneralaj Statoj por la balotdistrikto de Guise. Grafo de Mirabeau dungis Desmoulins por skribi en sia taglibro.[3]

En majo kaj junio 1789, Desmoulins estis skribinta radikalan pamfleton titolitan La France Libre (Francio Libera), Desmoulins postulis eksplicite respublikon por Francio.[4] La France Libre ankaŭ kritikis la Didevenan rajton de reĝoj, la francan nobelaron kaj la klerikaron de la Katolika eklezio.

Desmoulins publikigis alian pamfleton eldonitan en septembro 1789, de sia Discours de la lanterne aux Parisiens (Parolado de la lanterno al Parizanoj), kiu estis politike agresema kaj perforta. Ĝi estis tre sukcesa kaj populara kaj li estis konata kiel "Prokuroro-ĝenerala de la lanterno"

En novembro 1789, Desmoulins eldonis la unuan numeron de semajna gazeto Histoire des Révolutions de France et de Brabant (Historio de Revolucioj en Francio kaj Brabanto) kontraŭreĝa kaj porrevolucia, kiu daŭris ĝis la fino de julio 1791 kaj estis tre populara.[5]

Je la morto de Grafo de Mirabeau en aprilo 1791, Desmoulins kritikis lin.

La 16-an de julio 1791, Desmoulins formis parton de grupo kiu postulis la abdikon de la reĝo.

En somero 1793, Generalo Arthur Dillon, reĝisto kaj intima amiko de Desmoulins, estis malliberigita. En publikaĵo titolita Letero al Generalo Dillon, Desmoulins krom defendi Dillon, atakis potencajn membrojn de la Komitato por publika savado, kiajn Saint-Just kaj Billaud-Varenne.

La 5-an de decembro 1793, Desmoulins eldonis la gazeton Le Vieux Cordelier kiu kondamnis la brutecon de la franca revolucio kaj postulante la starigon de "Komitato de Indulgo".[6] Fariĝante konsiderata kiel kontraŭrevolucia, Desmoulins estis forpelita de "Klubo des Cordeliers" kaj denuncita al Jakobenoj, fine estis arestita kaj ekzekutita.

Referencoj redakti

  1. Beraud, Henri. (1928) Twelve Portraits of the French Revolution. New York: Books for Library Press, Inc., p. 145.
  2. Schama, 380.
  3. Hartcup, 238.
  4. Hammersley, 124.
  5. Claretie, 77
  6. Scurr, 298

Literaturo redakti

  • Andress, David. The Terror: The Merciless War for Freedom in Revolutionary France. Novjorko: Farrar, Straus & Giroux, 2004.
  • Claretie, Jules. Camille Desmoulins and His Wife: Passages from the History of the Dantonists. Londono: Smith, Elder, & Co., 1876.
  • Doyle, William. The Oxford History of the French Revolution. Oksfordo: Oxford University Press, 1990.
  • Gilchrist, J.T., and Murray, W.J. The Press in the French Revolution: Selection of Documents taken from the Press of the Revolution for the years 1789-1794. Melburno: Cheshire, 1971.
  • Hartcup, John. "Camille Desmoulins", History Today 25-4 (1975), p. 238-245.
  • Hammersley, Rachel. "Camille Desmoulin’s ‘Le Vieux Cordelier’. A Link Between English and French Republicanism" History of European Ideas 27 (2001).
  • Methley, Violet. Camille Desmoulins: A Biography. Novjorko: E.P. Dutton & Co., 1915.
  • Schama, Simon. Citizens: A Chronicle of the French Revolution. Novjorko: Vintage Books, 1990.
  • Scurr, Ruth. Fatal Purity: Robespierre and the French Revolution. Novjorko: Owl Books, 2006.
  • Whaley, Leigh. "Revolutionary Networking 1789-1791," p. 41-51 in Revolutionary Culture, Politics and Science. Belfasto: Queen’s University, 1996.
  • McPhee, Peter.Robespierre: A Revolutionary Life. Yale University Press, 2012.
The Britannica
  • J. Claretie, Œuvres de Camille Desmoulins avec une étude biographique ... etc. (Paris, 1874), kaj Camille Desmoulins, Lucile Desmoulins, étude sur les Dantonistes (Parizo, 1875; Angla traduko, Londono, 1876)
  • François Victor Alphonse Aulard, Les Orateurs de la Legislative et de la Convention (Parizo, 1905, 2-a eld.)
  • G. Lemâitre, "La Maison de Camille Desmoulins" (Le Temps, Marto 25, 1899).

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Camille Desmoulins en la kataluna Vikipedio.