Camillo BOITO (naskiĝinta la 30-an de septembro 1836 en Romo, mortinta la 28-an de junio 1914 en Milano) estis itala arĥitekto kaj verkisto pri arthistoriaĵoj.

Camillo Boito
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1836 (1836-10-30)
en Romo
Morto 28-an de junio 1914 (1914-06-28) (77-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Subskribo Camillo Boito
Familio
Patro Silvestro Boito vd
Profesio
Okupo arkitektoverkistoartokritikisto • arthistoriisto vd
Verkado
Verkoj Domo de Ripozo por Muzikistoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Unue li dediĉis sin ĉe la Universitato de Padovo al la studoj kaj frekventis poste la artakademion de Veneco kie iĝis ankaŭ li trejniĝo arĥitekta. En 1856 li iris por studokontinuogo al Florenco kie li verkis por la gazeto »Lo Spettatore« eseojn pri arto. En 1859 li estis en Milano kie oni nomumis lin profesoro pri arĥitekturo ĉe la Brera-akademio.

Docentante Boito serĉis solvojn por konkretaj taskoj kaj problemoj. Li starigis i.a. lernejon en Padovo, la Urban museon, al Urban palacon ĉe la Erbe-placo kaj la konstruaĵon por elementaj lernejoj en Milano.

Ekde 1872 li estis no de la Supera konsilio pri belaj artoj ene de la itala ministerio pri edukado. Kiel verkisto li ankaŭ furoris per: »Scultura e pittura d'oggi« (Turin 1877); »Leonardo e Michelangelo« (Mail. 1878); »L'architettura del medio evo in Italia« (1880); »Gita di un artista« (1884); »Il Duomo di Milano« (1888); »Questioni pratiche di belle arti« (1893); »La ricomposizione dell' altare di Donatello« (1895); »L'altare di Donatello e le altre opere nella Basilica Antoniana di Padova« (1897).

Beletre li verkis: »Storielle vane« (1876-79, 2 volumoj) kaj »Senso« (1884). Li eldonis la monatan fakrevuon »Arte italiana decorativa e industriale«.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 170-171 (interrete tie chi)