El Caminito del Rey ("La padeto de la reĝo") estas promenpado kiu iras de teritorio de Álora en Málaga (Hispanio) al Campillos tra la gorĝo de El Chorro kaj teritorioj de Ardales kaj Antequera. La nomo ofte estas mallongigita al El Camino del Rey.

La pado de el la fendo.
Partoj de la pado estis en tre malbona stato. Nun ĉio estas sendanĝera.

Historio redakti

En 1901 evidentiĝis ke oni bezonus padon por transporti aĵojn inter la akvofaloj de El Chorro kaj la tiuj de Gaitanejo. Post kvarjara konstruado en 1905 la pado estis malfermita. En 1921 reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio uzis la padon por malfermi la baraĵon Conde del Guadalhorce, post kio la pado ricevis sian hodiaŭan nomon.

Dum la 20-a jarcento la pado kadukiĝis, pro kio multaj partoj fariĝis danĝeraj. La pado longas 3 kilometrojn, kaj larĝas proksimume unu metron kaj troviĝas je alto de 100 metroj super la laŭlonga rivero. Je preskaŭ nenia loko estas apogiloj. Je kelkaj lokoj la pado nur konsistas el mallarĝa metala trabo. En 1992 la pado oficiale fermiĝis, por preventi ke homoj ankoraŭ surpaŝas ĝin oni malkonstruis la komencan parton de la pado. Malgraŭ tio aventuristoj ankoraŭ scias trovi la vojon al la pado.[1] Kvar homoj mortis dum du akcidentoj en 1999 kaj 2000, en februaro 2010 24-jaraĝa svisa montgrimpanto mortis post falo.

En 2006 la regiona aŭtoritato de Andaluzio priparolis planon por restaŭri la padon. La kostoj tiam estis taksitaj je 7 milionoj da eŭroj.[2] En januaro 2009 la kostoj estis taksitaj je 18 milionoj da eŭroj.[3][4]

En 2011–2015 oni fine riparis la padon kaj la malfermiĝo estis je la 29-a de marto 2015. Nuntempe oni povas iri la padon tute senprobleme. Venas trajnoj al El Chorro el Sevilo kaj Malago kaj busoj portas el la enirejo al la elirejo aŭ inverse. La enirbileto kostas 10 eŭroj en 2020.

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. Andalucia, De John Noble, Susan Forsyth, Paula Hardy, Des Hannigan (Google Books)
  2. "Acuerdan una partida para restaurar el Caminito del Rey", Diario Sur, 21-an de januaro 2006. Kontrolita 2008-04-07. (hispane)
  3. Diario Sur.es, La Diputación saca a concurso la redacción del proyecto para la reparación del Caminito del Rey, 5/1/2009
  4. Diario Sur.es, El Caminito del Rey vuelve sobre sus pasos, 24/6/2009

Eksteraj ligiloj redakti

36° 54′ 57″ N; 4° 46′ 22″ U Mapo