Campillo de Llerena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Campillo de Llerena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Campillo de Llerena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06443
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 329  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 30′ N, 5° 50′ U (mapo)38.5007096-5.832394Koordinatoj: 38° 30′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 502 m [+]
Areo 234 km² (23 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campillo de Llerena (Hispanio)
Campillo de Llerena (Hispanio)
DEC
Campillo de Llerena
Campillo de Llerena
Situo de Campillo de Llerena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillo de Llerena [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas campillejos. La censita populacio en 2008 estis de 1.533 loĝantoj.

Situo redakti

Campillo de Llerena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 502 m; je 128 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 234 km². Ĝi estas norde de Llerena, el kie ĝi distas 46 km kaj al kies jurteritorio ĝi apartenas. Ĝi estas meze de ebenaĵo kun ondecaj montetoj kie ne estas proksimaj loĝejoj aŭ aliaj vilaĝoj.

Teritorio redakti

Ĝi enhavas etendon de 234 km, kiu limas norde kun la teritorioj de Retamal de Llerena kaj Zalamea de la Serena, sude kun tiuj de Azuaga kaj Maguilla, oriente kun tiuj de Zalamea de la Serena kaj Peraleda del Zaucejo kaj okcidente kun tiuj de Hornachos kaj Valencia de las Torres. Laŭ etendo la vilaĝo estas la 27a inter la 162 municioj de la provinco.

Ne estas proksime grandaj riveroj kaj la proksimaj rojoj sekiĝas somere. Estas lagunoj kaj putoj, el kiuj ne ĉiuj restis.

La vilaĝo redakti

Estas formata de domoj de andaluza stilo de blankaj fasadoj kaj blakonoj kun du etaĝoj (la supra por agrikulturajzoj, kiu nun konvertiĝas en korma loĝejo). Kutime estis fone stalo kiu nun konvertiĝas en aŭtejo aŭ magazeno.

Ekonomio redakti

Ĉefe agrikulturo kaj brutobredado, kaj en tiu ĉefe de porko (52.3%) kaj ŝafo (35.4%). La kamparanoj estas ĉefe maljunaj. Aliaj sektoroj estas komerco, trinkejoj kaj konstruado. Estas multaj senlaboruloj.