Candace Hutson

usona aktoro

Candace Hutson estas usona eksa infanaĝa aktorino. Ŝi naskiĝis la  3-an de majo 1980(nun 1980-05-03) en Reno, Georgio, Usono, do nun estas 43-jara. Ekde la jaro 1985 ŝi donis sian voĉon al roluloj en pluraj animaciaj filmoj de la amaskomunikila firmao Walt Disney Company. Eble plej konatas ŝia partopreno kiel voĉo de la knabina dinosaŭro Cera en la filmo The Land Before Time ("la antaŭtempa lando") de 1988, tiam ok-jara, kaj ankaŭ en tri sekvaj filmoj de la serio. Poste ŝi ankaŭ mem aktoris, ekzemple en la horora filmo Dolly Dearest de 1992 kaj la psikologia "trilero" The Maddening de 1995, sed post tiu filmo, do en aĝo de 15 jaroj, ne plu aktivis aktore.

Candace Hutson
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de majo 1980(nun 1980-05-03), do nun 43-jara
en Reno, Georgio, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1985 ĝis 1996
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr