Digital IXUS estas la nomo en Eŭropo kaj Sudorienta Azio por serio da ultra-kompaktaj ciferecaj fotiloj de Canon. En Ameriko, ĝi estas nomita PowerShot Digital ELPH kaj en Japanio, IXY Digital.

Ĝia dezajno estas tre simila al la iama tre populara linio Canon IXUS/IXY/ELPH de Advanced Photo System (APS)-film-fotiloj.

Originala Canon Ixus

Historio redakti

Antaŭuloj de la Digital IXUS inkluzivas la PowerShot S10 (marto 1999). La tiamaj linioj PowerShot A kaj S estis faritaj tiom malgrandaj kiom ebligis la tiutempa teknologio [1], kaj montris la bezonon de malgranda bonkvalita cifereca fotilo. Canon altigis sian sperton pri malgrandaj kvalitaj film-fotiloj, interalie la malnova APS IXUS, por enmarketigi pli malgrandajn fotilojn ol iu ajn kapablis fari tiutempe (la unua Digital IXUS estis la plej malgranda tiam havebla 2MP [2]) kaj reuzis la popularan markon IXUS/IXY/ELPH: " La DIGITAL IXUS kunigas la premiitan dezajnon de la IXUS de Canon kun la cifereca teknologio de PowerShot." [3]

La unua IXY Digital (junio 2000) havis tiutempan laŭnorman ciferecan teknologion de Canon en korpo simila al tiu de la IXY 320 APS fotilo.

La plej maldikaj modeloj komence de 2003 kaj 2004, kaj la transiro de CompactFlash (CF)-kartoj (PowerShot S modeloj) al multe pli malgrandaj Secure Digital (SD)-kartoj (PowerShot SD modeloj), estis respondo al la linio de ultra-maldikaj kompaktoj de Casio Exilim. Multaj fabrikantoj tiutempe komencis fari pli maldikajn kompaktojn.

La nuntempaj elstaraj modeloj de la serio Digital IXUS estas la SD800 IS/Ixus 850 IS (7.1MP, 3.8× zomo, DIGIC III, bild-stabiligo) [4] kaj la SD900/Ixus 900 Ti (10MP, 3× zomo, DIGIC III) [5], ambaŭ aperintaj en septembro 2006.

La SD1000/Ixus 70, lanĉita en februaro 2007, estas la plej malgranda cifereca fotilo kun zomo iam fabrikita de Canon.

Modeloj de Digital IXUS redakti

La samaj modeloj de fotiloj estas lanĉataj en Eŭropo, Usono/Kanado kaj Japanio sub malsamaj nomoj. La fotiloj mem estas similaj inter si krom la antaŭa faco, laŭ la part-listoj. La Canon modelo sube estas kohera kun la marko-nomoj.

Ĉiuj modeloj uzas litiajn-jonajn bateriojn kies dezajno estas propra al Canon, kvankam triulaj ekvivalentoj estas facile haveblaj.

Ĉiuj modeloj uzas filtrilon RGBG Bayer (krom la originala Digital IXUS, kiu uzas filtrilon CYGM [6]) de CCD-aj sensoroj fabrikitaj de Sony. Bildoj registriĝas laŭ JPEG-formato. Dosieroj de krudaj (en:"Raw") bildoj ne estas alireblaj.

Digital IXUS
PowerShot Digital ELPH
IXY Digital
Canon modelo
Aperdato Sensoro Lenso (35mm ekviv), zomo, aperturo Memor
-karto
Baterio grandeco (mm), pezo (inkl bat) Foto Notoj
Digital IXUS(1)
S100
IXY Digital
PC1001
Junio 2000 2MP (1600×1200), 1/2.7" 35–70 mm (2×) CF NB-1L 87 × 57 × 26.9, 210g   [7] Sola Ixus kun CYGM CCD (ĉiuj aliaj estas RGBG)
300
S300
300
-
Decembro 2000 2MP (1600×1200), 1/2.7" 35-105mm (3×), f/2.7-4.7 CF NB-1L 94.8 × 62.5 × 29.9, 275g   Video [8]
v
S110
200
PC1012
Aprilo 2001 2MP (1600×1200), 1/2.7" 35–70 mm (2×) CF NB-1L 87 × 57 × 26.9, 225g   Video [9]
v2
S200
200a
PC1022
13 Marto 2002 2MP (1600×1200), 1/2.7" 35–70 mm (2×) CF NB-1L 87 × 57 × 26.9   S110 kun plibonigita interfaco
330
S330
300a
PC1026
13 Marto 2002 2MP (1600×1200), 1/2.7" 35–105 mm (3×) CF NB-1L 94.8 × 62.5 × 31.5, 274g   300 kun pliaj softvaraj eblecoj [10]
v3
S230
320
-
16 Aŭgusto 2002 3MP, 1/2.7" 35–70 mm (2×) CF NB-1L 87 × 57 × 26.7  
400
S400
400
PC1038
28 Februaro 2003 4MP (2272×1704), 1/1.8" 36-108mm (3×), f/2.8-4.9 CF NB-1L 87.0 × 57.0 × 27.8, 222g, f/2.8-4.9   [11]
II
SD100
30
-
2 Majo 2003 3MP (2048×1536), 1/2.7" 35–70 mm (2×) SD NB-3L 85.0 × 56.0 × 23.9, 185g   Unua kun SD karto [12]
i
SD10
L
PC1060
12 Septembro 2003 4MP (2272×1704), 1/2.5" 39 mm, f/2.8 SD NB-3L 90.3 × 47.0 × 18.5, 100g (-bat) Pluraj korpo-koloroj [13] Arkivigite je 2004-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
IIs
SD110
30a
PC1085
9 Februaro 2004 3MP (2048×1536), 1/2.7" 35–70 mm (2×) SD NB-3L 85.0 × 56.0 × 23.9   II kun pli da eblecoj kaj rapida softvaro
430
S410
450
PC1086
9 Februaro 2004 4MP (2272×1704) 36–108 mm (3×), f/2.8-4.9 CF NB-1L 87.0 × 57.0 × 27.8, 215g 400 kun pli da eblecoj kaj rapida softvaro. USB 1.1.
500
S500
500
PC1084
9 Februaro 2004 5MP (2592×1944), 1/1.8" 36–108 mm (3×), f/2.8-4.9 CF NB-1L 87.0 × 57.0 × 27.8, 215g   430 kun 5MP sensoro [14] Arkivigite je 2006-04-17 per la retarkivo Wayback Machine [15] Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine [16] Arkivigite je 2006-10-18 per la retarkivo Wayback Machine. USB 1.1. IXY Digital 500 Blanka Limigita: 10,000 ekz. en Japanio, Junio 2004 [17] Arkivigite je 2005-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
30
SD200
40
PC1102
21 Septembro 2004 3MP 35–105 mm (3×) SD NB-4L 85.8 × 53.4 × 21.1   Unua kun DIGIC II OS
40
SD300
50
PC1101
21 Septembro 2004 4MP (2272×1704) 35–105 mm (3×) SD NB-4L 86 × 53 × 20.7, 147g   [18]
i5
SD20
L2
PC1108
Septembro 2004 5MP, 1/2.5" 39 mm SD NB-3L 90 × 47 × 19
700
SD500
600
PC1114
17 Februaro 2005 7.1MP (3072×2304), 1/1.8" 37–111 mm (3×) SD NB-3L 89.5 × 57.0 × 26.5, 192g   USB 2.0 [19]
50
SD400
55
PC1150
17 Februaro 2005 5MP (2592×1944), 1/2.5" 35–105 mm (3×) SD NB-4L 86 × 53 × 20.7, 130g   [20] [21] Arkivigite je 2006-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
55
SD450
60
-
Aŭgusto 2005 5MP (2592×1944), 1/2.5" 35–105 mm (3×) SD NB-4L 86 × 53.5 × 21.6, 157g Ixus 50 kun pli larĝa LCD, neniu antaŭrigardila kaj softvara ĝisdatigo [22]
750
SD550
700
PC1169
Aŭgusto 2005 7.1MP (3072×2304), 1/1.8" 37–111 mm (3×) SD NB-3L 89.5 × 57.0 × 26.5, 192g   SD500 kun pli larĝa LCD, neniu antaŭrigardila kaj softvara ĝisdatigo [23] Arkivigite je 2006-05-10 per la retarkivo Wayback Machine [24]
i Zoom
SD30
L3
-
Septembro 2005 5MP 38–90 mm (2.4×) SD NB-4L 96 × 45 × 24
Wireless
SD430 Wireless
Wireless
-
Oktobro 2005 5MP 35–105 mm (3×), f/2.8-4.9 SD NB-4L 99 × 54.4 × 21.7, 130g (-bat)   802.11b Wi-Fi alŝuto
60
SD600
70
PC1193
Marto 2006 6MP 35–105 mm (3×) SD NB-4L 86.0 × 53.5 × 21.7, 170g ISO 800 [25] Arkivigite je 2007-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
65
SD630
80
PC1147
Aprilo 2006 6MP 35–105 mm (3×) SD NB-4L 90.3 × 56.8 × 20.2, 175g IXUS 60 kun pli larĝa LCD kaj neniu antaŭrigardilo [26] Arkivigite je 2007-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
800 IS
SD700 IS
800 IS
PC1176
Aprilo 2006 6MP (2816×2112), 1/2.5" 35–140 mm (4×), f/2.8-5.5 SD, MMC NB-5L 90.4 × 56.5 × 26.4, 192g   Bildo-stabiligo, ISO 800 [27]
i7 Zoom
SD40
L4
-
Septembro 2006 7.1MP (3072×2304), 1/2.5" 38-90mm (2.4×), f/3.2-5.4 SD, SDHC, MMC NB-4L 96.1 × 45.1 × 23.9, 105g (-bat)   ISO 1600, titana korpo, vizaĝa detekto, unua kun DIGIC III OS, Denim-blua, Ŝtal-griza, Sepia, Roz-kolora [28]
850 IS
SD800 IS
900 IS
-
Septembro 2006 7.1MP (3072×2304), 1/2.5" 28-105mm (3.8×), f/2.8-5.8 SD, SDHC, MMC NB-5L 89.5 × 58 × 25.1, 150g (-bat)   ISO 1600, vizaĝa detekto, DIGIC III OS [29]
900 Ti
SD900
1000
-
Septembro 2006 10MP (3648×2736), 1/1.8" 37-111mm (3×), f/2.8-4.9 SD, SDHC, MMC NB-5L 91.2 × 59.6 × 28.2, 194g [30] ISO 1600, ISO 3200 je 2MP, 1024×768 video, titana korpo, vizaĝa detekto, DIGIC III OS [31]
75
SD750
90
-
Februaro 2007 7.1MP (3072×2304), 1/2.5" 35-105mm (3×), f/2.8-4.9 SD, SDHC, MMC NB-4L 91.6 × 56.8 × 19.6 mm, 130g (-bat)   3" LCD, neniu antaŭrigardilo, ISO 1600, ruĝ-okula postkorekto [32]
70
SD1000
10
PC1228
Februaro 2007 7.1MP (3072×2304), 1/2.5" 35-105mm (3×), f/2.8-4.9 SD, SDHC, MMC NB-4L 85.9 × 53.5 × 19.4 mm, 125g (-bat)   2.5" LCD, ISO 1600, ruĝ-okula postkorekto, arĝenta kaj nigra variantoj [33]
950 IS
SD850 IS
-
-
7 Majo 2007 8MP (3264×2448), 1/2.5" 35–140 mm (4×), f/2.8-5.5 SD, SDHC, MMC NB-5L 90.4 × 56.5 × 26.4 mm, 165g (-bat)   2.5" LCD, ISO 1600, bild-stabiligo, vizaĝa detekto, ruĝ-okula postkorekto [34]
860 IS
SD870 IS
910 IS
PC1249
Aŭgusto 2007 8.0MP (3264×2448), 1/2.5" 28-105mm (3.8×), f/2.8-5.8 SD, SDHC, MMC, MMC+, HC MMC+ NB-5L 92.6 × 58.8 × 25.9 mm, 155g (-bat)   [35][36]
960 IS
SD950 IS
2000 IS
PC1248
Aŭgusto 2007 12.1MP (4000×3000), 1/1.7" 36-133mm (3.7×), f/2.8-5.8 SD, SDHC, MMC. MMC+, HC MMC+ NB-5L 95.9 × 59.9 × 27.6 mm, 165g (-bat)   [37]
Digital IXUS
PowerShot Digital ELPH
IXY Digital
Canon modelo
Aperdato Sensoro Lenso (35mm ekviv), zomo, aperturo Memor
-karto
Baterio grandeco (mm), pezo (inkl bat) Foto Notoj

  1. La PC1001 estis vendita kiel "Digital IXUS," "IXY Digital" kaj "PowerShot S100 Digital ELPH."

Akcesoraĵoj redakti

  • Ixus: AW-PS200 ĉia-vetera ujo [38]
  • Ixus 330: WP-DC500 akvo-imuna ujo
  • Ixus 400/430/500: WP-DC800 akvo-imuna ujo
  • Ixus i: AW-DC10 ĉia-vetera ujo
  • Ixus 50: AW-DC30 ĉia-vetera ujo
  • Ixus 800 IS: WP-DC5 akvo-imuna ujo
  • Ixus 70: WP-DC13 akvo-imuna ujo
  • Ixus 70: HF-DC1 fulmlumilo

Softvaroj redakti

  • Canon Digital Camera Sotware Starter Guide Disk (plurlingva gvidilo)

Windows redakti

  • Canon Utilities: ZoomBrowser EX, PhotoRecord, PhotoStitch, TWAIN/WIA pelilo, Apple Quicktime

Mac OS redakti

  • Canon Utilities: ImageBrowser, PhotoStitch

Konataj problemoj redakti

Canon konsideras, ke la sekvaj problemoj montras mankojn kaj plej ofte riparos aparatojn kun tiuj specifaj mankoj senpage post la garantia periodo. Oni tamen devas certiĝi ĉu specifa riparservo faros riparon por la posedanto.

  • Estas cimo en la firmvaro kiu povas provoki ke la Ixus 400 (kaj eble aliaj fotiloj kun la sama firmvaro) afiŝas mesaĝon 'Memorkarto eraro' kiam la fotilo estas uzata dum iom da tempo. Spite al la mesaĝo, la memorkarto ne nepre estas malbona. Haveblas priskribo de la riparo Arkivigite je 2007-02-02 per la retarkivo Wayback Machine kiu resumiĝas al eligo de la interna kaj ekstera baterioj samtempe por restartigi la fotilon.
  • Multe da fotilo-modeloj de pluraj fabrikantoj uzas CCD-on de Sony, kiu emas al paneo. Canon faris ĝeneralan revokon en la fino de 2005 [39][rompita ligilo] de koncernaj modeloj kaj serio-numeroj. Modeloj de la serio Ixus estas la v3, II kaj IIs.

Kiel ĉiuj kompaktoj kun zoma lenso, la serio Ixus povas suferi lensajn erarojn, se la lenso ne povas al- kaj el-zomi. En fotiloj de Canon, tio aperas kiel "E18 eraro".

Referencoj redakti

Internaj ligiloj redakti

 
Canon Digital Ixus 430.

Eksteraj ligiloj redakti