Carbellino [karbelJIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Carbellino estas devena etimologie el vorto por kverko, do eble tradukebla al Kverketo, kaj eble rilata al juda loĝantaro kiu klinis al uzado de arbonomoj por familinomoj. Kverko videblas en la blazono.

Carbellino
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49211
Demografio
Loĝantaro 185  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 6° 9′ U (mapo)41.229722222222-6.1480555555556Koordinatoj: 41° 14′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 32,79 km² (3 279 ha) [+]
Carbellino (Provinco Zamoro)
Carbellino (Provinco Zamoro)
DEC
Carbellino
Carbellino
Situo de Carbellino
Carbellino (Hispanio)
Carbellino (Hispanio)
DEC
Carbellino
Carbellino
Situo de Carbellino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carbellino [+]
vdr
Preĝejo.
Iama muelejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 175 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 750 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Roelos kaj Almeida de Sayago kaj sude kun la Provinco Salamanko. Ĝi estas proksima al la Akvorezervejo de Almendra kaj al la Natura Parko Arribes del Duero, du gravaj turismaj allogaĵoj de la provinco kaj de la komarko.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Restas kelkeja metioj, kiel ceramiko kaj aliaj.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti