Cardedu

komunumo de Italio

Cardedu - jen itale, sarde Cardèdu - estas komunumo de Italio. Ĝi ekestis post la inundo de 1951, kiu detruis la vilaĝon Gairo Vecchio, kaj en 1966 oficiale estiĝis kiel komunumo (kun preĝejo, lernejo kaj policejo). Tiam familioj el Gairo tie ekloĝis. La komunumo apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Cardedu estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Cardedu ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 946 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta sankta Paŭlo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Cardedu · Cardèdu
Cardedu
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 48′ N, 9° 38′ O (mapo)39.89.6333333333333Koordinatoj: 39° 48′ N, 9° 38′ O (mapo)
Alto super marnivelo 49 m
Areo 32,33 km²
Loĝantaro 1946 (2023)
Loĝdenso 58 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bari Sardo, Gairo, Jerzu, Lanusei, Osini kaj Tertenia
Patrono sankta Paŭlo[1]
Festa tago 29-a de junio
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo M285
Kodo laŭ ISTAT 091103
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Bari Sardo, Gairo, Jerzu, Lanusei, Osini kaj Tertenia.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti