Caritas Internationalis

Caritas Internationalis (latine, "Karitato Internacia") estas federacio de 162 katolikaj karitataj (t.e. bonfaraj) organizoj, kiuj aktivas en pli ol 200 landoj de la mondo. La organizoj helpas i.a. al malriĉuloj, handikapuloj, subprematoj, rifuĝintoj kaj viktimoj de katastrofoj.

Caritas Internationalis
emblemo
karitata organizaĵo • international association of the faithful • katolika organizaĵo
Komenco 1897 vd
Sidejo Vatikano
Fondinto(j) Lorenz Werthmann vd
Filioj Caritas Österreich • Caritas Switzerland • Caritas Spain • Q3075399 • Caritas Italiana • Caritas Portugal vd
Posedatoj Dom Reinholda Wyssa vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La unua organizo de Caritas estis la Charitasverband für das katholische Deutschland fondita en 1897 en Kolonjo de pastro Lorenz Werthmann (18581921). El tiu ĉi asocio estiĝis la Deutscher Caritasverband (Germana Karitata Ligo), kiu nuntempe estas, kun ĉirkaŭ 500.000 dungitoj, la plej granda karitata organizo en Germanio.

Kampanjo Kune survoje redakti

"Ne timu kune iri survojo. Ne timu la esperon". Kun tiuj vortoj papo Francisko, lanĉis la novan kampanjon de la Caritas-reto. Li alvokis la internacian komunumon "akcepti migrantojn kaj rifuĝintojn kun malfermaj brakoj". Sub la slogano #ShareJourney (librere tradukita al Esperanto "Kune survoje") la kampanjo volas akceli kulturon de renkontiĝo por tiele plifortigi la ligojn inter migrantoj, rifuĝintoj kaj gastkomunumoj tra la tuta mondo. Caritas invitas je ĉiu dimanĉo de la 14-a de januaro (Monda Tago de Migrantoj kaj Rifuĝintoj) kune festi kun ili.

Eksteraj ligiloj redakti

Caritas Internationalis

Vidu ankaŭ redakti