Carl Friedrich Rungenhagen

Carl Friedrich Rungenhagen (* 27-an de septembro 1778; † 21-an de decembro 1851 en Berlino) estis germana komponisto kaj muzikinstruisto.

Carl Friedrich Rungenhagen
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1778 (1778-09-27)
en Berlino
Morto 21-an de decembro 1851 (1851-12-21) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo komponistodirigentoĥorestro • muzikinstruisto
vdr

Rungenhagen membriĝis en 1801 en la Sing-Akademie zu Berlin kaj estis lernanto de Carl Friedrich Zelter. En 1815 li fariĝis vicdirektoro kaj jam tiutempe ne estis forimagebla el la muzika vivo de Berlino.

En 1833 li transprenis kiel sukcedanto la direktadon de la kantakademio. Ĉi tiu elekto per la membrokunveno ne estis malkontestata. Kunkandidato estis i.a. juna kaj esperplena lernanto de Zelter, Felix Mendelssohn Bartholdy, por kiu la malvenko je la baloto estus kaŭzo forlasi Berlinon kun sia familio, ĉar per la elekto de Rungenhagen oni preferintis establiĝinton. Eĉ la tre sukcesa rea prezentado de la Matthäus-Passion de Johann Sebastian Bach post ties morto, la 11-an de marto 1829 en la kantakademio, kiun la tiam dudekjara Felix tiel sukcese enstudintis kaj poste plurfoje prezentis, ne favoratigis lin dum la elekto – nek la fakto, ke la tuta familio Mendelssohn multajn jarojn kunagadis en la ĥoro de la kantakademio.

En sia funkcio kiel direktoro de la kantakademio Rungenhagen daŭrigis la revivigo de la muziko de Johann Sebastian Bach kaj sin dediĉis al la flegado de la oratorioj de Georg Friedrich Händel. La siatempan oratorion li tamen ne neglektis. Samtempe Rungenhagen aktivis kiel profesoro je la Reĝa Akademio de Artoj je Berlino (nomumita en 1843) kaj muzikinstruisto. Precipe menciindas liaj lernantoj Albert Lortzing, Stanisław Moniuszko, Karl Anton Eckert kaj August Conradi.

Rungenhagen komponis ĉefe sakralan muzikon, oratoriojn, kantatojn kaj lidojn.

Literaturo (elekto) redakti

  • Carl Friedrich Rungenhagen: „Nachrichten aus dem Leben und über die Musik-Werke Carl Maria von Weber's : mit dem sehr ähnlichen Bildnisse desselben“, Berlin, Trautwein, 1824
  • Paul Emil Henry: "Der Sing-Akademie gewidmet : „Worte gesprochen in der Sing-Akademie an dem Sarge des Herrn Direktors Carl Friedrich Rungenhagen Am 24. December 1851 Morgens von dem Prediger Dr. Henry. Mit einigen Beilagen und der von Schleiermacher am 18. Mai 1832 zum Gedæchtniss Carl Friedrich Zelter's in der Sing-Akademie gehaltenen Rede“, . Berlin, Decker, 1852
  • Nachlass C. F. Rungenhagen, Staatsbibliothek zu Berlin, Musikabteilung (Mediennummer BF000101747), 13 Bände (12 Bände eigene Kompositionen im Autograph), 88 Briefe, 2 Varia