Carl Lampland

usona astronomo

Carl Otto Lampland (naskiĝis la 29-an de decembro 1873 en proksimo de Hayfield, mortis la 14-an de decembro 1951 en Flagstaff (Arizono)) estis usona astronomo.

Carl Otto Lampland
Persona informo
NomoCarl Otto Lampland
Dato de naskiĝo29-a de decembro 1873
Naskiĝlokoproksimo de Hayfield
Dato de morto14-a de decembro 1951
MortolokoFlagstaff (Arizono)
Aĝo je morto77
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li naskiĝis en la Minesoto en norveg-devena familio. Li lernis en la Universitato de Valparaiso de Valparaiso (Indianao) kaj en la Universitato de Indianao. Li ricevis sian diplomon en 1902 kaj dungiĝis en la Observatorio Lowell, kie la teamo de Percival Lowell faris observojn de planedoj. Li tie fabrikis kaj kaj riparis teleskopojn, li ofte re-arĝentigis la spegulon de la teleskopo de 40 coloj. Li elpensis specialajn fotilojn por astrofotografio kaj kreis termoparojn por mezuri la temperaturoj de la planedoj: li mezuris la variojn de temperaturojn de Marso kun William Coblentz.

En 1921, li estis la unua, kiu anoncis ke la strukturo de la Kraba nebulozo evoluis kun la tempo[1]. Tio estis post nelonge konfirmita de John Charles Duncan[2] Tiun rezulton utiligis Edwin Hubble por aserti, ke tiu objekto rezultis de recenta stela eksplodo (fakte, temis pri SN 1054, supernovao observita elde Ĉinio en 1054).

Ankaŭ en 1921 Lampland anoncis (kun singardo) ke la "spirala nebulozo" M99 povus monti similajn ŝanĝojn[3]. Tio estis pli malfrue malkonfirmita: M99 estas fakte galaksio, tiom granda ke neniu ŝanĝo estas perceptebla en intervalo de kelkaj jardekoj.

En 1923, li estis la unua kiu observis supernovaon en M83 (aŭ NGC 5236: galakio, kiu poste montiĝis tre riĉa je superonvaoj). Tiutempe, la naturo nek de la supernovaoj, nek de la galaksioj estis bone konataj, kaj tiu malkovro estis malmulte rimarkita. En 1936 Lampland insiste menciis tian observon[4].

Li malkovris la asteroidon 1604 Tombaugh la 24-an de marto 1931 elde la Observatorio Lowell.

Oni donis en lia honoro lian nomon al:

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Observed Changes in the Structure of the "Crab" Nebula (N. G. C. 1952), de C. O. Lampland. Publications of the Astronomical Society of the Pacific, Vol. 33, No. 192, p.79 (angle)
  2. Changes Observed in the Crab Nebula in Taurus de John C. Duncan. Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America Vol.7 pp 179 180 (angle)
  3. On Changes Observed in the Nucleus of the Spiral Nebula N. G. C. 4254 (Messier 99) de C. O. Lampland. Publications of the Astronomical Society of the Pacific, Vol. 33, No. 193, p.167-168 (angle)
  4. A Bright Nova in the Great Spiral Nebula NGC 5236 de C. O. Lampland. Publications of the Astronomical Society of the Pacific, Vol. 48, No. 286, p.320-321 (angle)

Eksteraj ligiloj redakti