Carl Theodorus Pachelbel

Carl Theodorus Pachelbel (24-a de novembro, 1690 – entombigita je la 15-a de septembro, 1750) estis Germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto de la malfrua baroko. Li estis filo de la pli fama Johann Pachelbel, komponisto de la populara kanono en D. Li estis unu el la unuaj Eŭropaj komponistoj, kiuj ekloĝis en la Britaj kolonioj en Nordameriko kaj estis la plej fama muzikisto en la frua Charleston, South Carolina.

Carl Theodorus Pachelbel
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1690 (1690-11-24)
en Stutgarto
Morto 17-an de septembro 1750 (1750-09-17) (59-jaraĝa)
en Charleston
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Pachelbel
Frat(in)oj Wilhelm Hieronymus PachelbelAmalia Pachelbel
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Li naskiĝis en Stutgarto, kie li plej verŝajne ricevis sian muzikan edukadon de sia patro. Detaloj de lia vivo antaŭ la alveno en Novanglio estas neklaraj. En 1734 li iris al Boston, kaj mallonge poste al Newport, Rhode Island, kie lie estis dungita kiel orgenisto ĉe Trinity Church; kiam li estis tie, li muntis la instrumenton donacata al la preĝejo Trinity per George Berkeley, la fama filozofiisto. En 1736 li translokiĝis al Charleston, South Carolina, kie li restis dum la resto de lia vivo deĵorante kiel orgenisto, klavicenisto kaj komponisto. La juna Peter Pelham studis ĉe li kaj en Boston kaj en Charleston; kelkaj el la komponaĵoj de Pachelbel transvivas en voĉlibro de Pelham.

Nur manpleno da verkoj de Carl Theodorus Pachelbel transvivis; la plej fama estas ario God of sleep, for whom I languish. Lia magnifikato por duobla ĥoro estas muzikata kelkfoje.

Fontoj kaj literaturo redakti

Ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Charles Theodore Pachelbel en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")