Carl Wilhelm Holdermann

Carl Wilhelm HOLDERMANN (naskiĝinta en 1783 en la proksimeco de Kassel, mortinta en 1852 eble en Vajmaro) estis germana dekoraciisto kaj aktoro en Bamberg kaj Vajmaro.

Carl Wilhelm Holdermann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1783 (1783-01-01)
en Kaselo
Morto 1-an de januaro 1852 (1852-01-01) (69-jaraĝa)
en Vajmaro
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • scenografo • gravuristo
vdr
Litografio Die Wolfsschlucht el la opero de Carl Maria von Weber, Der Freischütz; de Holdermann 1822 laŭ desegnaĵo de Lieber kaj instalaĵoj de Schwerdgeburth

Kariero redakti

Estante filo de heslanda oficiro li ankaŭ unue soldatis. Lia inkliniĝo je desegnado kaj teatro tame venkis tiel ke li trejniĝis en 1808 ĉe la hesia kortega aktoro offenbach-a (kaj posta kortega pentristo brunsvika) Friedrich Christian Beuther. En 1810 Holdermann unue prezentis sian arton teatropentristan en Bamberg. Li kreis por la scenejo la bildon de lupo-kanjono por la weber-a opero Der Freischütz, kies premiero estis en 1821 en Berlino. La holdermannaĵo uzitis en 1822 en Vajmaro laŭ ideoj de Carl Wihelm Lieber kun kelkaj plusaj kontribuoj de Carl August Schwerdgeburth.[1][2] Holdermann ekde 1824 agadis en Vajmaro kie lin helpis asitante Alfred Heideloff. Ankaŭ tie ĉi li faris ĉefe aĵojn porteatrajn kaj estis paralele reĝisoro. Inter liaj verkoj menciindas kontribuado je Die Braut von Messina de Friedrich Schiller. Por Johann Wolfgang von Goethe li produktis akvafortojn laŭ ties skizoj kaj desegnoj, kiujn prilaboris poste i.a. Johann Heinrich Meyer: ilia origina tasko estintus ilustri poeman antologion. Ĝian faron partoprenis krome Carl Wilhelm Lieber. La kolekto kun klarigaj versaĵoj goetaj eldonitis fare de la kortega pentristo Carl August Schwerdgeburth kaj ĝuste en ĝi enhavatas ankaŭ litografio de la fama lupokanjona verko de Schwerdtgeburth/Lieber laŭ la versio holdermanna.

Por vajmara klasikismo li krome gravis per siaj desegnajoj kaj artistaj razaĵoj, i.e. de Kastelo Tiefurt[3] aŭ de Kastelo Ettersburg

Literaturo redakti

  • Carl Gräbner: Die Grossherzogliche Haupt- und Residenz-Stadt Weimar, nach ihrer Geschichte…. Erfurt 1830, p. 157-158(Digitalisat)
  • Georg Kaspar Nagler: Neues allgemeines Künstler-Lexicon. München 1838, Bd. 6, p. 255-256 (Digitalisat)
  • Michael Jaeger: Fausts Kolonie. Goethes kritische Phänomenologie der Moderne. Königshausen & Neumann, Würzburg 2004, ISBN 3-8260-2716-7, p. 165, noto 16 (Google books)

Notoj redakti

  1. Clive Brown: "Weber, Carl Maria [Friedrich Ernst] von", ĉe: The New Grove Dictionary of Opera, ed. Stanley Sadie, in 4 vols., IV (Oxford: Grove, 1997), p. 1115.
  2. La aserto ĉe Nagler ke la bildo kreitis por la jaro 1824-a ne povas esti korekta.
  3. Kopio ĝia spekteblas ekz. ĉe la Urbohistoria muzeo en Lepsiko http://museum.zib.de/sgml_internet/sgml.php?seite=5&fld_0=z0048802 Arkivigite je 2014-07-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti