Carl von Winterfeld

Carl Georg Vivigens von WINTERFELD (* 28-an de januaro 1784 en Berlino; † 19-an de februaro 1852 en Berlino) estis germana muziksciencisto.

Carl von Winterfeld
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1784 (1784-01-28)
en Berlino
Morto 19-an de februaro 1852 (1852-02-19) (68-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo historiisto • muzikologo • juristo
vdr

Carl von Winterfeld studis ĉe la universitato je Halle juron kaj en 1816 nomumita juĝisto je Breslau. Post sia reveno al Berlino en 1832 li fariĝis en 1839 honormembro de la Prusa Akademio de Artoj. Winterfeld estis kunfondinto de la Bach-asocio same kiel ekde 1835 membro de la debatoklubo Gesetzlose Gesellschaft zu Berlin. En 1812 li entreprenis vojaĝon al Italujo, kie li pretigis kopiojn de komponaĵoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. La kolekto nun troviĝas en la Ŝtata Biblioteko en Berlino.

Traktaĵoj redakti

  • Johannes Pierluigi von Palestrina (Breslau, 1832)
  • Johannes Gabrieli und sein Zeitalter (Berlino, 1834)
  • Dr. Martin Luthers deutsche geistliche Lieder (Lepsiko, 1840)
  • Der evangelische Kirchengesang und sein Verhältniss zur Kunst des Tonsatzes (Lepsiko, 1843–47)
  • Zur Geschichte heiliger Tonkunst (Lepsiko, 1850–52)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti