Carla BRUNI, realnome Carla Bruni-Tedeschi (naskiĝis la  23-an de decembro 1967(nun 1967-12-23) en Torino en Italio) estis komence manekeno, poste kantistino. Ŝi estas ekde la 2-a de februaro 2008 edzino de la franca prezidento Sarkozy.

Carla Bruni
Naskonomo Carla Gilberta Bruni Tedeschi
Naskiĝo 23-an de decembro 1967 (1967-12-23) (56-jaraĝa)
en Torino,  Italio
Edz(in)o Nicolas Sarkozy • Raphaël Enthoven
Ĝenroj Folka muziko, Pop-roka muziko
Aktivaj jaroj 2002 – nuntempo
Eldoninto Downtown Records
Naïve Records
Retejo www.carlabruni.com
Carla Bruni
Carla Bruni
Carla Bruni
Persona informo
Carla Bruni
Naskonomo Carla Gilberta Bruni Tedeschi
Naskiĝo 23-an de decembro 1967
en Torino,  Italio
Religio katolikismo vd
Lingvoj francaanglaitala vd
Ŝtataneco ItalioFrancio vd
Alma mater Lycée Janson-de-SaillyUniversitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono • Lernejo Jeannine Manuel vd
Familio
Patro Alberto Bruni Tedeschi • Maurizio Remmert vd
Patrino Marisa Borini vd
Gefratoj Valeria Bruni Tedeschi vd
Edz(in)o Nicolas Sarkozy
Amkunulo Raphaël Enthoven • Vincent PerezMick Jagger • Arno Klarsfeld vd
Infanoj Giulia Sarkozy • Aurélien Enthoven vd
Parencoj Guillaume Sarkozy • François Sarkozy • Pierre Sarkozy • Jean Sarkozy • Louis Sarkozy • Paul Sarkozy • Andrée Mallah vd
Profesio
Okupo kantistomodeloaktoro • diskografa artisto vd
Laborkampo komponado vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 2002– vd
En TTT www.carlabruni.com
Unua damo de Francio
Dum 2-a de februaro 2008
Antaŭulo Cécilia Sarkozy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Carla Bruni naskiĝis la 23-an de decembro 1967 en Torino (Italio). Ŝi estas la filino de Oper-komponisto kaj riĉa industriisto Alberto Bruni Tedeschi kaj de aktorino, pianistino, koncertistino Marysa Borini. Ŝia fratino estas aktorino, scenaristino kaj reĝisorino Valeria Bruni-Tedeschi. Ŝia plej aĝa frato, Virginio, mortis la 4-an de julio 2006.

En januaro 2006 ĵurnalistoj de la brazila gazeto O Estado hazarde malkovris, ke la vera patro de Carla Bruni fakte estas iu itala entreprenisto Maurizio Remmert, kiu nun delonge vivas en San-Paŭlo, kiu travivis amaventuron kun ŝia patrino Marisa Tedeschi, kiam li estis 19- kaj ŝi estis 32-jaraĝa.

En 1973, ŝi estis 5-jara, ŝia familio transloĝiĝis al Francio, timante ostaĝo-prenojn fare de italaj Ruĝaj Brigadoj. Junaĝe ŝi lernis ludi pianon kaj gitaron. Ŝi frue trempiĝis en muzika etoso kaj heredis el sia familio emon al tiu arto. Pasiigita de literaturo kaj verkado, ŝi komponas siajn kanzonojn, skribaĉante tekstojn inter du aktivecoj. En 2001, ŝi naskis filon Aurélien al Raphaël Enthoven.

Carla Bruni-Tedeschi edziniĝis kun Nicolas Sarkozy la 2-an de februaro 2008 en Parizo. La privata ceremonio okazis en la Palaco Elizeo, rezidejo de la franca prezidento. Sekve, ŝia nomo ŝanĝiĝis al Carla Bruni-Sarkozy. La 19-an de oktobro 2011, ŝi naskis filinon Giulia[1].

Manekeno – 1985–1997 redakti

Kiam ŝi estis 19-jara, ŝi ĉesigis siajn studojn pri arĥitekturo por fariĝi plentempa manekeno. Ŝi atingis rangon de pinta modelo en 1988 fariĝante internacia stelulino de mod-magazinoj en la 1990-aj jaroj kaj marŝante sur la podioj de la plej grandaj tajloroj. En 1997, tiam 29-jara, ŝi ĉesigis sian karieron de manekeno, kiu daŭris 10 jarojn. Ŝi decidis dediĉiĝi al muziko.

Kantistino – 2000–... redakti

En 1999 ŝi renkontis Julien Clerc dum vespermanĝo kaj konfidis al li, ke ŝi verkas kanzonojn. Kelkajn semajnojn poste ŝi sendis al li tekston titolitan Si j’étais elle. Julien Clerc komponis la muzikon de tiu kanzono kaj aperigis albumon Si j'étais elle, por kiu Carla Bruni verkis 5 aliajn titolojn. En 2000 la albumo vendiĝis en pli ol 250.000 ekzempleroj.

Dum ŝi vivis kun beletra eldonisto Jean-Paul Enthoven, ŝi kokris lin kun lia filo Raphaël Enthoven, edzo de Justine Lévy, de kiu li eksedziĝos. En 2004 Justine Lévy publikigos sukcesan libron pri tiu afero.

En 2002, helpate de Louis Bertignac, ŝi verkis kaj komponis albumon Quelqu'un m'a dit. Ŝi interpretis tiun albumon unuope akompanante sin per gitaro. Ŝia albumo estis favore akceptita de recenzo kaj vendiĝis en pli ol 2 milionoj da ekzempleroj.

En 2004 ŝi estis unu el la herooj de la unua furor-libro de Justine Lévy Rien de grave (nenio grava). La aŭtoro, filino de Bernard-Henri Lévy (kies historia eldonisto kaj plej bona amiko estas la patro de Raphaël Enthoven), montris en ĝi sian grandan trairon tra vakuo kaj sian periodon de rekonstruo sekvante sian eksedziĝon de Raphaël Enthoven, elirinta kun Carla Bruni.

La 15-an de januaro 2007 ŝi aperigis sian duan albumon No Promises, kie ŝi akompanis sian muzikon de tekstoj de anglalingvaj poetoj kiel William Butler Yeats, Wystan Hugh Auden, Emily Dickinson, Christina Rossetti, Walter de la Mare kaj ankaŭ Dorothy Parker.

Albumoj redakti

Albumo Si j'étais elle (se mi estus ŝi), de Julien Clerc (2000) redakti

Tekstoj de Carla Bruni, muziko de Julien Clerc

  1. Si j’étais elle
  2. Aussi vivant
  3. On serait seuls au monde
  4. Se contenter d'ici-bas
  5. Silence caresse

Albumo Quelqu'un m'a dit (Iu diris al mi), unuope (2002) redakti

Albumo
Quelqu'un m'a dit
  • aperis: marto 2004 (FR.)
  1. Quelqu'un m'a dit
  2. Raphaël
  3. Tout le monde
  4. La noyée
  5. Le toi du moi
  6. Le ciel dans une chambre
  7. J'en connais
  8. Le plus beau du quartier
  9. Chanson triste
  10. L'excessive
  11. L'amour
  12. La dernière minute

Registrita kaj produktita de Louis Bertignac (P) Naïve NV 43411

Albumo Sol en cirque (2003) redakti

Kompilaĵo por "Sol En Si" (Solidarité Enfants Sida) kun Axel Bauer, Francis Cabrel, Calogero, Louis Chedid, Maurane, Antoine...

  1. Même si je suis top

Carla Bruni duope kun Louis Bertignac (2005) redakti

El la albumo de Louis Bertignac Longtemps

  1. Les frôleuses
  2. Sans toi

Albumo No Promises, unuope (2007) redakti

Albumo
No Promises
  • Aperis: januaro 2007 (FR.)
  1. Those dancing days are gone
  2. Before the world was made
  3. Lady weeping at the crossroads
  4. I felt my life with both my hands
  5. Promises like piecrust
  6. Autumn
  7. If you were coming in the fall
  8. I went to heaven
  9. Afternoon
  10. Ballade at thirty-five
  11. At last the secret is out

Albumo Comme si de rien n'était (Kvazaŭ nenio okazis) (2008) redakti

Albumo
Comme si de rien n'était
  • aperis: julio 2008 (FR.)
  1. Ma jeunesse
  2. La possibilité d'une île
  3. L'amoureuse
  4. Tu es ma came
  5. Salut marin
  6. Ta tienne
  7. Péché d'envie
  8. You belong to me
  9. Le temps perdu
  10. Déranger les pierres
  11. Je suis une enfant
  12. L'antilope
  13. Notre grand amour est mort
  14. Il vecchio e il bambino

(P) Naïve NV 814311

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti