Carles PUYOL ([KARles Pu'ĴOL] , naskiĝis la  13-an de aprilo 1978(nun 1978-04-13), do nun 45-aĝa) estas kataluna futbalisto. Ekde 2000 li membras en la hispana kaj ekde 2001 en la kataluna nacia teamo de futbalo. Kiel membro de la hispana nacia teamo li partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "5". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1995, unue en junula teamo, ekde 1997 en la dua kaj ekde 1999 en la unua vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.

Carles Puyol
centra malantaŭulo
Personaj informoj
Plena nomo Carles Puyol Saforcada
Naskiĝo 13-an de aprilo 1978
en La Pobla de Segur
Alteco 1,78 m
Kromnomo Tarzano
Klubaj informoj
Nuna klubo FC Barcelona
Numero 5
Pozicio arierulo
Junularaj kluboj
1993-1995
1995-1996
Pobla de Segur
Barcelona
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1999- Barcelona 379 (11)
Reprezentado**
2000-
2001-
Hispanio
Katalunio
99 (3)
5 (0)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la 25-a de novembro 2012.
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la 1-a de marto 2012.

vdr

Li karakteras per luktema kaj baraktema sinteno, tiele ke kvankam li ludas preskaŭ ĉiam je la defenda posteno foje atakas en precizaj situacioj. Tiele li estis la ĉefa kaŭzo de la venko de Hispanio kontraŭ Germanio dum la duonfinalo de Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko okazinta la 7-an de julio de 2010, kiam li faris la ununuran golon de la matĉo per kapfrapo al angulŝoto.