Carlo Andreotti

Itala politikisto

Carlo ANDREOTTI (nask. la 21-an de majo 1942 en Trento, Italio) estas itala politikisto kaj ĵurnalisto.

Carlo Andreotti
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1943 (1943-05-21) (80-jaraĝa)
en Trento
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio Partio Aŭtonomista Trentia Tirola vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Andreotti studis jurajn sciencojn. Poste li fariĝis ĵurnalisto. Li laboris por la gazeto L'Adige kaj la RAI, kie li fariĝis sekciestro.

En januaro 1988 fondiĝis la partio PATT (Partito Autonomista Trentino Tirolese). Samjare Andreotti fariĝis partia sekretario kaj elektiĝis kiel parlamentano de la regiono parlamento. Inter 1994 kaj 1998 li estis landa ĉefo de Trentino. Inter 1997 kaj 1999 li estis estro de sia partio kaj inter 2002 kaj 2004 prezidanto de la regiono Trentino / Suda Tirolo.