Carlos Kleiber , naskita sub la nomo Karl Ludwig Bonifacius Kleiber (n. la 3-an de julio 1930 en Berlino - m. la 13-an de julio 2004 en Konjšica), estis german-aŭstria dirigento. Li estas konsiderita de liaj kolegoj kiel unu el la plej grandaj dirigentoj de ĉiuj tempoj laŭ la rezulto de la enketo publikigita en Italio per la revuo Classic Voice (decembro 2011) kiu rilatis al listo de cent famaj nomoj[1].  Ekzistas multaj atestiloj pri admiro de aŭtoritataj personecoj en la muzika mondo.

Carlos Kleiber
Persona informo
Naskonomo Karl Ludwig Bonifacius Kleiber
Naskiĝo 3-an de julio 1930 (1930-07-03)
en Berlino
Morto 13-an de julio 2004 (2004-07-13) (74-jaraĝa)
en Konjšica
Tombo Konjšica
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Riverdale Country School
Familio
Patro Erich Kleiber
Edz(in)o Stanislava Brezovar
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Timema figuro, rezervita kaj malproksima de la stelisma sistemo, li estis interpretisto karakterizita de mania perfektismo kun repertuaro kiu iĝis tre limigita en la lastaj jaroj de lia agado, precipe en la dua parto de lia kariero, en kiu Kleiber ĉiam pli limigis siajn scenejojn. Multfoje li anoncis pli-malpli oficiale ke li volas ĉesi direkti orkestron, por poste reveni denove preni la bastonon, okaze de memorindaj prezentadoj, kiuj ofte okazis kiel lastminuta anstataŭaĵo de nedisponeblaj dirigentoj. Li emis daŭre profundiĝi en la esploron de la samaj pecoj, tre ofte la samaj, kiuj estis direktitaj de lia patro Erich.

Diskaro redakti

L. van Beethoven, Sinfonio n-ro. 5, 7 - Kleiber/WPO - 1974/1976, Deutsche Grammophon

Brahms, Sinf. n-ro. 4 - Kleiber/WPO - 1980 Deutsche Grammophon

Schubert, Sinf. n-ro. 3, 8 - Kleiber/WPO - 1978 Deutsche Grammophon

Strauss, J. - La Vesperto - Kleiber/Varady/Prey - 1975 Deutsche Grammophon

Verdi, Traviata - Kleiber/Cotrubas/Domingo - 1976 Deutsche Grammophon

Wagner, Tristan und Isolde - Kleiber/Price/Kollo/Moll/Götz - 1981 Deutsche Grammophon

Weber, La Franka Ĉasisto - Kleiber/Janowitz/Mathis/Crass - 1973 Deutsche Grammophon

Carlos Kleiber direktas Johann Strauss, 1989 SONY BMG

Kleiber, Orkestraj Registradoj + Dokumenta filmo "A Memoro" - Kleiber/WPO, 1974/1980 Deutsche Grammophon

Novjara Koncerto poe la 150-a jubilea jaro de la Wiener Philharmoniker, Sony, 1992

Eksteraj ligiloj redakti

Brahms, Simfonio n-ro 4 (lasta parto), dirigento Kleiber, YouTube

Referencoj redakti

  1. (it) Federico Capitoni, Bacchette d'oro I direttori votano il più grande vincono Kleiber e Abbado, La Repubblica, la 15-an de decembro 2011