Carlos María de Castro

Carlos María de Castro (Estepa, Sevilo, 24an de septembro de 1810 - Madrido, 2an de novembro de 1893) estis arĥitekto, inĝeniero kaj urbanizadisto hispana.

Carlos María de Castro
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1810 (1810-09-24)
en Estepa
Morto 2-an de novembro 1893 (1893-11-02) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Okupo
Okupo arkitektoinĝeniero • highway engineer • urbanizisto
Verkoj Palacete de Carlos María de Castro, Madrid
vdr

Biografio redakti

Li estis arkitekto ekde 1833 kaj dum la 1840-aj jaroj li dediĉis sin al la publikaj verkoj tra Hispanio, kiaj ŝoseoj, pontoj, montopasejoj, kanaloj, ktp. Dum la 1840-aj jaroj li dediĉis sin al la publikaj verkoj en Madrido, kiaj kanaloj, aranĝoj de la Puerta del Sol, ktp.

Plilarĝigo de Madrido redakti

Dum la unua duono de la 19a jarcento Madrido pasis el 200,000 al 300,000 loĝantoj kaj la murego de la 17a jarcento ne helpis la facilan vivadon de la loĝantaro. La ministro Claudio Moyano planis projekton de plilarĝigon de la urbo. La ministro mendis al Castro la projekton, kiu estis finata en majo de 1859. La reĝino Isabel la 2-a aprobis ĝin la 19an de julio de 1860.

La Plano Castro konsideris la plilarĝigon de Madrido el 800 al 2.300 hektaroj ĉefe en nordo, oriento kaj sudo. Oni dividis la terenojn laŭ celo nome por rezido, industrio, militista, distra kaj agrikultura. La realigado estis malrapida, el 1860 al 1930. Dum tiu epoko la origina plano suferis multajn ŝanĝojn, foje pro spekulaj interesoj.

Post la falo de la reĝino en 1868, Castro perdis sian postenon kaj ekdediĉis sin al konstruo de fervojo el Madrido al Ekstremaduro kaj Portugalio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti