Carlos Núñez (naskita je la 16-a de julio 1971 en Vigo) estas galega muzikisto. Lia plej ŝatata muzikilo estas la "Gaita" (galega sakŝalmo), kaj li ankaŭ ludas bekfluton.

Carlos Núñez
Carlos Núñez
Carlos Núñez
Bazaj informoj
Naskiĝo 16-an de julio 1971 (1971-07-16) (52-jaraĝa)
en Vigo
Deveno Hispanio Galegio, Hispanio
Ĝenroj kelta muziko
Profesio muzikisto
Instrumentoj sakŝalmo, bekfluto
Aktivaj jaroj 1996 - nuntempo
Parencaj
temoj
The Chieftains
Retejo www.carlos-nunez.com
Persona informo
Lingvoj hispanagalegaangla
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Konservatorio Supra de Muziko ĉe Madrido
Okupo
Okupo muzikisto
TTT
Retejo http://www.carlos-nunez.com/
vdr

Li jam kiel 12-jara knabo ludis je la Interkelta Festivalo de Lorient en Francujo. Tie li ankaŭ ekkonis la irlandajn muzikistojn de The Chieftains, kun kiuj sukcesoplena kunlaboro sekvis. Tiel li ludis sur ceteraj albumoj de la grupo. Li eĉ ofte nomiĝas kiel la sepa de The Chieftains.

La aparteco rilate liajn proprajn albumojn estas inter alie, ke li miksas la keltan muzikon kun aliaj muzikstiloj. Kaj plie li gajnis multajn konatajn artistojn por siaj albumoj.

Disklisto redakti

  • 1996 A Irmandade Das Estrebas
  • 1999 Os amores libres
  • 2000 Mayo Longo
  • 2002 Todos os mundos
  • 2003 Almas de Fisterra (Un Galicien en Bretagne (galego en Bretonio); Finisterre: La fino de l' mondo)
  • 2004 Carlos Núñez en Concert
  • 2006 Cinema do mar
  • 2006 Carlos Núnez - Melodies Inspired by Deeds of Gedo (nur en Japanio)
  • 2007 Cinema do mar -speciala versio kun 21 muzikaĵoj kaj DVD (ĝis nun nur en Hispanio)

Kunlaboraĵoj redakti

  • 1989 The Chieftains - Treasure Island
  • 1996 The Chieftains - Santiago (Grammy kiel plej bona mondmuzikalbumo)
  • 2005 Solas - Waiting for an Echo