Carlos Saura

hispana reĝisoro, scenaristo kaj verkisto el Aragono

Carlos SAURA Atarés (Huesca, 4-a de januaro de 193210-a de februaro 2023) estas kinreĝisoro de hispana kino, de ampleksa internacia prestiĝo.

Carlos Saura
Persona informo
Carlos Saura Atarés
Naskiĝo 4-a de januaro 1932
en Huesca, Aragono,  Dua Hispana Respubliko
Morto 10-a de februaro 2023
en Collado Mediano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spirhalto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj Antonio Saura vd
Edz(in)o Adela Medrano • Mercedes Pérez • Eulalia Ramón vd
Amkunulo Geraldine Chaplin vd
Infanoj 7
Parencoj Ruben Wagensberg vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofotistoverkisto • filma scenaristo • reĝisoro vd
Laborkampo kina reĝisorado • kina scenverkado • literary activity • fotografio vd
Aktiva dum 1955—2023
Verkado
Verkoj La caza ❦
Raise Ravens ❦
Honeycomb ❦
The Garden of Delights ❦
Ana y los lobos ❦
Mamá cumple cien años ❦
La prima Angélica ❦
Elisa, vida mía ❦
Blood Wedding ❦
El Amor brujo ❦
Carmen ❦
Los zancos ❦
¡Ay, Carmela! ❦
Sevillanas ❦
Flamenco ❦
Tango ❦
Goya en Burdeos ❦
Bunuel and King Solomon's Table ❦
I, Don Giovanni vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj verkaro redakti

Post la mezlernejo komencis intereso por la fotarto, sed tuj ekinteresiĝis kaj studis kinon. Per la filmo Los golfos (1960), li aliĝis al Novrealismo, moda tiam tra Eŭropo. Sed per La caza (La ĉaso, 1965), aperas la plej bonkvalita kino de Saura, kun afero ege dura kun analizo de la vundoj provokitaj de la Hispana Enlanda Milito ĉe la terura historio de ĉasgrupo de roluloj kiuj reprezentas distingajn vivsintenojn. La scenoj eksteraj, en arida pejzaĝo kaj la fotografio tre kontrasta, igis tiun verkon referenco por la posta kino kaj akiris grandajn internaciajn sukcesojn, kiaj la premio al la plej bonkvalita reĝisorado en la Berlinale.

En 1967 ekkunlaboras kun la produktoro Elías Querejeta per la filmo Peppermint frappé, kiu estas psikologia analizo pri la efiko de la frankisma subpremado postmilita, la seksa inhibicio kaj aliaj problemoj de tiu generacio. Ana y los lobos (Ana kaj la lupoj, 1972) montras la fermitan mondon de domego de hispana aristokrata familio. Rafaela Aparicio, la patrinarko de tiu fermita mondo, reaperos kun tiu sama rolulo en Mamá cumple cien años (Centjariĝo de panjo, 1979), sekvo de Ana y los lobos. Al nobela domo alvenis fremda kaj bela guvernistino kiu maltrankviligos la tri virojn de la familio per siaj pli libera vivmaniero kaj sincereco kiuj provokas ĉe la nekonscio de la viroj neelteneblajn dezirojn.

En La prima Angélica (Kuzino Anĥelika, 1973, kun José Luis López Vázquez) kiu ricevis premion ĉe la Festivalo de Cannes, la pasinto (1936) kaj la nuno (1973) fandiĝas per la konfuzo de la historia tempo de la filmo, eĉ ene de la sama sceno. La tekniko de la psikoanalizo montriĝas ĉe la frustraj konsekvencoj, kiaj la kontrasto inter la infana amo de Luis kaj Angélica kun la rilato de plenkreskuloj Luis kaj jam edziniĝinta Angélica, kio malebligas la situacion de iama amo.

Cría cuervos (Kreskigu korvojn, 1975), ankaŭ premio ĉe la Festivalo de Cannes, remontras la temon de la memoro, per akra kontrasto de la rigardo de la infanino Ana Torrent al aŭtoritatemaj roluloj.

Elisa, vida mía (1977) estas probable lia majstroverko. El ambicia koncepto de interrilato de kino kaj literaturo, tiu filmo dialogas konstante kun la elementoj propraj de kino: bildoj, sono, muziko kaj tekstoj. La taglibro kiun verkas la rolulo interpretata de Fernando Rey estas la fonto, aŭ vidpunkto de ĉio vidata, sed ĉio komplikiĝas ĉar estas la filino, interpretata de Geraldine Chaplin, kiu legas tiun taglibron post lia morto. Multas referencoj al El gran teatro del mundo de Calderón de la Barca, El Criticón de Baltasar Gracián kaj al la mito de Pigmaliono aŭdebla en la versio de la opero de Jean-Philippe Rameau (Pygmalion, 1748). Ĉio sonigita de la Gnosienne I de Erik Satie, kiu kondukas onin al la spacoj de la memoro.

Je la Hispana transiro al la demokratio Saura iĝis unu el la plej elstaraj kinistoj de Hispanio. Los ojos vendados (Benditaj okuloj, 1978) estas protesto kontraŭ la torturo kaj la maljustaĵoj en Latinameriko. Venontjare per sia unua komedio revizias la temon de la familio nome ĉe Ana y los lobos kaj kiel esprimo pri la fino de la frankismo en Mamá cumple cien años. Venis sukcesoj kaj de kritiko kaj de publiko, kaj premioj en kelkaj festivaloj kaj elekto por Oskar-premio.

En 1980 Saura ŝanĝis al populara kino pri samtempaj problemoj, kiaj la junula marĝenigo per Deprisa, deprisa, kiu akiris la Oran Urson de la Festivalo de Berlino.

En 1981 ekkunlaboras kun Antonio Gades kaj kun la produktoro Emiliano Piedra. Ili kunlaboris por la filmado de baledo pri Bodas de sangre de Federico García Lorca, kio komencas novan ĝenron de muzikalo tute hispana kun internacia sukceso ĉe Cannes. Per la filmo Bodas de sangre (1981) kontribuis al disvastigo dum tiuj jaroj de la hispana danco tutmonde. Denove kun Antonio Gades kaj Emiliano Piedra preparis adaptaĵon de la operao de Bizet Carmen kiu iĝis internacia sukceso en 1983, premiata en Cannes kaj elektata por la Oskaro. Per El amor brujo, inspirata en la samnoma verko de Falla, li fermis trilogion dediĉita al hispana nuntempa muzikalo.

En 1985 la produktoro Andrés Vicente Gómez financis ambician filmon pri la ekspedicio de Lope de Aguirre serĉe de El Dorado. Oni filmis en Kostariko dum 1987, kaj tiu filmo konvertiĝis en la plej kosta de la historio de la hispana kino ĝistiame. En 1990 oni filmis ¡Ay, Carmela!, adaptaĵon de la samnoma teatraĵo de José Sanchis Sinisterra. Por tiu filmo, denove pri la Enlanda Milito, li laboris kun la scenaristo Rafael Azcona, kaj en la hispanaj kinpremioj Goya li akiris 13 premiojn. En 1991 li translokiĝis al Bonaero por filmi El Sur, kiel versio de rakonto de Borges.

En 1997 aperis lia novelo Pajarico solitario (Soleca birdeto). En aprilo de 1998 premieris la filmo Pajarico. En 1999 premieris Goya en Burdeos.

Entute li ricevis ege multajn premiojn. Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1992.

Filmaro redakti

1950-aj jaroj redakti

  • Flamenco (1955) -kurtaĵo-
  • El pequeño río Manzanares (1956) -kurtaĵo-
  • La tarde del domingo (1957) -kurtaĵo-
  • Cuenca (1958) -dokumentalo-;
  • Los golfos (1959)

1960-aj jaroj redakti

  • Llanto por un bandido (1963).
  • La caza (1965);
  • Peppermint frappé (1967);
  • Stress es tres, tres (1968)
  • La madriguera (1969)
  • El jardín de las delicias (1970).

1970-aj jaroj redakti

1980-aj jaroj redakti

1990-aj jaroj redakti

2000-aj jaroj redakti

  • Buñuel y la mesa del rey Salomón (2001);
  • Salomé (2002);
  • El séptimo día (2004).
  • Iberia (2005);
  • Fados (2007);
  • Sinfonía de Aragón (2008)
  • Io, Don Giovanni (2009)

2010-aj jaroj redakti

  • Flamenco, Flamenco (2010)