Carlos Valderrama

Kolombia futballudanto

Carlos "El Pibe" VALDERRAMA PALACIO, kolombia futbalisto, naskiĝis en Santa Marta, la 2-an de septembro 1961. Li estas rimarkindulo en la mondo de la sporto de Ameriko, kiu kunlaboris por plibonigi la nivelo de la kolombia futbalo, estas tre rigardebla pro sia krispa ora hararo, pro sia talento, kapableco, siaj precizaj bal-donoj kaj la facileco por fuĝiĝi de siaj rivaloj en sia pozicio de 10, en la mezo de la ludkampo.

Carlos Valderrama
Persona informo
Aliaj nomoj La gonoorrea
Naskiĝo 2-an de septembro 1961 (1961-09-02) (62-jaraĝa)
en Sankta Marta
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kolombio
Familio
Frat(in)o Alan Valderrama
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Statuo de Carlos Valderrama en Santa Marta, Kolombio.

Li ludis en Kolombio kaj en la eksterlando, li restis en Francio ludante en Montpellier, en Hispanio en Valladolid, kaj en Usono en Tampa Bay, Miami Fusion kaj Colorado Rapids.

Du foje li estis premiita kun la Pilko de Oro por la plej bona futbalisto amerika, tri foje estis la plej bona sportisto en Kolombio. Li futbalis en la kolombia naciteamo dum pli ol cent renkontoj kvin Amerikaj Pokaloj, kaj ĉeestis memorindajn futbalmatĉojn, kiel la sampoentigo de Kolombio kontraŭ Germanio (kiu estis la ĉampiono) en la lastaj minutoj en la Monda Pokalo en Italio 1990, kaj la venko 5-0 sur Argentino dum enira matĉaro al la Monda Pokalo de 1994, li estis la kapitano de Kolombio en tri Mondaj Pokaloj.

Ludante en la kolombianaro estis la cerbo organizanto, kvankam li ne faris multe da goloj, nur 12 kun kolombia naciteamo, unu en la Monda Pokalo de 1990. Siaj ekskunuloj pensas que li estis granda estro, kiu ĉiam voladis gajni kaj ke li transmisiis sian energion en el ludkampo.

Iuj de siaj kunuloj en la kolombia naciteamo estis ankaŭ altnivelaj futbalistoj tiel, kiel estis René Higuita, Freddy Rincón (Corinthians), Adolfo Valencia (Bayern München, Atlético de Madrid) kaj Fastino Asprilla (Parma, Newcastle).

En 1998 Valderrama ludis sian lastan futbalmatĉon en la Franca Monda Pokalo kontraŭ Anglio. En novembre 2002 estis inaŭgurita statuon de 9 metroj de alteco al li omaĝe en sian naskiĝa urbo, kaj en 2004 preskaŭ 53.000 homoj en la stadiono kunvenis por doni adiaŭo al kapitano meze de laŭdoj.