Carmel College [kamel kolĝ] estis juda internuleja lernejo de knaboj kaj knabinoj en Anglio, kiu funkciis inter la jaroj 1948 kaj 1997. Ĝi komence situis en la komunumo Newbury en Berkshire kaj poste en la parko Mongewell proksime de Wallingford en Oxfordshire. En sia tempo de ekzisto ĝi estis la sola eŭropa juda internuleja lernejo, influita de ortodoksa judismo, kaj en sia fina tempo havis proksimume 150 knabajn kaj 150 knabinajn lernantojn, el kiu malgranda parto estis nejudaj lokaj infanoj kiuj vizitis la lernejon sed ne loĝis en la internulejo. Ekzistis kandidatigaj ekzamenoj, kiuj ne nur testis lernejfakajn konojn, sed ankaŭ petis la llernejajn kandidatojn klarigi kion ili kontribuus al la juda lerneja etoso.

Carmel College
internulejo
Situo
Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando
Koordinatoj 51° 35′ 7″ N, 1° 7′ 16″ U (mapo)51.5853-1.1212Koordinatoj: 51° 35′ 7″ N, 1° 7′ 16″ U (mapo)
Carmel College (Britio)
Carmel College (Britio)
DEC
Carmel College
Carmel College
Situo de Carmel College

Map

Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

La fermon de la lernejo en 1997 kaŭzis iom la malplimultiĝo de lernantoj, sed pli signife la financaj problemoj pro forfalo de ŝtataj subvencioj sub la brita registaro de partio Labour. La teritorio vendiĝis je nekonata sumo, sed post fortaj protestoj de gepatroj kaj eksaj lernantoj ke la vendosumo estis skandale tro malalta, tamen la vendo estis malvalidigita, kaj la teritorio restis kiel parko. Ĝis nun konserviĝis interalie la impresa betona sinagogo, la manĝeja halo kaj la amfiteatrejo dezajnitaj per la loka arkitekto Thomas Hancock, la arta galerio "Julius Gottlieb" kaj la boatejo borde de la rivero Tamizo, dazajnitaj per la arkitekto Basil Spence, kaj la vilaa lerneja ĉefkonstruaĵo, kiu laŭdire al la verkistino Agatha Christie (kiu vivis proksime de Wallingford) servis kiel modelo por la vilao en ŝia teatraĵo The Mousetrap ("la muskaptilo") de 1952. En la filmo The Iron Lady ("la fera damo") de 2011 pri la politikistino Margaret Thatcher videblis sceno en kiu ŝi por sia posteno de ĉefministro de Britio retorike perfektigis sian akutan voĉon - kiu sceno filmiĝis en la betona sinaogo de la lernejo.

Situo redakti

La lerneja teritorio en la parko Mongewell, en distanco de malpli ol 25 kilometroj de la urbo Oksfordo, situis borde de aparte rekta parto de la rivero Tamizo, kaj tial la remaj teamoj de la Oksforda universitato uzis kaj uzas tiun riveroparton intense por preparo de la ĉiujara universistata remboata konkuro.

Strukturo redakti

La lernejon vizitis en la fina fazo lernejanoj inter la aĝo de 11 kaj 18 jaroj, kvankam en la komenca tempo estis aldona "prepara lernejo" kiu akceptis lernejanojn ekde la aĝo de proksimume 8 jaroj. Pli poste aparta konstruaĵo estis starigita, kiu planiĝis esti aparta knabina dormejo - tamen ĝi neniam uziĝis tiel, sed fine de la 1960-aj jaroj ekfunkciis kiel lernejo nomata "junior school" por 11- ĝis 13-jaraj infanoj, en la 5-a kaj 6-a lernejaj jaroj, ĝis ili komence de la 7-a lerneja jaro transiris al la ĉefa lerneja parto. Krom la lernejaj konstruaĵoj, en la parko situis pluraj internulejaj konstruaĵoj, iuj por knaboj kaj iuj por knabinoj.

Konataj lernejanoj redakti

Dum la lastaj tri jaroj de la lerneja ekzisto inter la lernejanoj estis la germana juda junulo Oliver Polak, kiu poste iĝis germanlingva komediisto kaj en sia satira libro Ich darf das, ich bin Jude ("Mi rajtas je tio, mi judas") de 2008 amplekse kaj ironie priskribis la lernejan vivon.

Aliaj konataj lernejanoj estis

  • Roland Joffe, angla-franca filmreĝisoro
  • Philip Green, brita komercisto, posedanto de la firmaaro Arcadia Group
  • Joshua Gabay, lernejestro kaj politikisto de la partio Gibraltar Socialist Labour Party de Ĝibraltaro
  • Matthew Engel, ĵurnalisto
  • Katy Dee Arkivigite je 2011-02-08 per la retarkivo Wayback Machine, aŭtorino de la biografia verko Hey Little Missy (vidu sube) pri la lerneja vivo
  • Jill Kenton, radia prezentisto

Eksteraj ligiloj redakti