Carnation (Vaŝingtonio)
Carnation estas urbeto en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. En 2010 la usona censo nombris 1 786 loĝantojn en Carnation. Ĝia poŝtkodo estas 98014, kaj ĝiaj kodoj laŭ la usonaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-10215[1] kaj 1530825[2] respektive.
Carnation | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 158 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 708 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 39′ N, 121° 55′ U (mapo)47.648333333333-121.90861111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 121° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 3,050093 km² (30 5.0 093 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carnation, Washington [+] | |||
Historio redakti
Carnation eksetliĝis en 1865, kaj municipiĝis en 1912 sub la nomo Tolt (nomo de la apudfluanta rivero Tolt). La nomon oni ŝanĝis al "Carnation" en 1917, por honori/reklami la tiean esplorbienon de la laktaĵfirmao Carnation, nun filio de Nestlé; en 1928 oni re-nomis ĝin "Tolt", kaj en 1951 denove "Carnation".
En la urbo situas la sidejo de la Snokvalmia popolo.
Historiaj konstruaĵoj redakti
Inter la oficiale registritaj historiaj vidindaĵoj en Carnation estas Entwhistle House kaj la Halo de IOOF/Agloj.
-
Entwhistle House
-
Halo de Ordoj IOOF kaj Agloj
Citaĵoj redakti
- ↑ Censa faktotrovilo. Arkivita el la originalo je 2012-02-26. Alirita 2012-06-27.
- ↑ Usona Komisiono pri Geografiaj Nomoj