Carpe diem estas latina esprimo (sentenco) kies rekta signifo estas "Rikoltu ĉiun tagon". La ĝenerala intenco estas alvoko por ĝui la nunan momenton. Tiu esprimo tre uzata ĉefe dum la Renesanco, indikas ke oni profitu ĉiun momenton de la vivo kaj ne maltrafu okazon.

Carpe diem.

Tiu esprimo estis stampita de la romia poeto Horacio (Odoj, 11.8): Carpe diem quam minimum credula postero = Rikoltu ĉiun tagon, ne fidu je morgaŭo.

Tu ne quaesieris, scire nefas, quem mihi, quem tibi Ne demandu (estas malpermesite scii) kian finan sorton la dioj havas
finem di dederint, Leuconoe, nec Babylonios kian finon la dioj donos al mi aŭ vi, Leuconoe. Ne ludu kun babilona
temptaris numeros. ut melius, quidquid erit, pati. aŭgurado. Estas pli bone daŭri sendepende de tio kio estos.
seu pluris hiemes seu tribuit Iuppiter ultimam, Ĉu Jupitero havas lotumita al ci dum multaj pliaj vintroj aŭ ĉi tiu estas la fina unu
quae nunc oppositis debilitat pumicibus mare kiu eĉ nun portas eksteren la Tirrhenan maron sur la rokoj lokitaj kontraŭe
Tyrrhenum: sapias, vina liques et spatio brevi estu pimpa, trinku vian vinon. Skaligu reen viajn longajn esperojn
spem longam reseces. dum loquimur, fugerit invida al mallonga periodo. Dum kiam ni parolas, envia tempo {jam} trapasos
aetas: carpe diem quam minimum credula postero. rikoltu ĉiun tagon kaj ne metu fidon al morgaŭo.

Oni povas kompreni kiel "Ne lasu tion al morgaŭ kion vi povas fari en hodiaŭ". Aŭ "vivu ĉiun momenton de vian vivon kvazaŭ tiel kiel ĝi estas la lasta via ekzistado" aŭ ktp.

Tiu estas literatura temo ripetita kaj ripetebla en la universala literaturo kiel ne permesita aspiro ke la tempo ĉesas aŭ alvoko kiel plezuro de la vivo. Ĝi estis grava ĉefe en la renesanco en la baroko kaj en la romantikismo.

Eksteraj ligiloj redakti