Carranque [karAnke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Carranque
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45216
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Marco Antonio Caballero Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 4 067  (2010)
Loĝdenso 162,68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 3° 54′ U (mapo)40.170833333333-3.8969444444444Koordinatoj: 40° 10′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 665 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Carranque (Hispanio)
Carranque (Hispanio)
DEC
Carranque
Carranque
Situo de Carranque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carranque [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Carranque en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Carranque" devenas el antaŭromia prefikso "kar", kiu signifas ŝtonon, plus la sufikso, same antaŭromia, "anke", kiu referencas al loko ŝtoneca. Antikve nomiĝis Carranque de Suso, por distingo el alia setlejo najbara nome Carranque de Yuso. Suso kaj yuso estis terminoj jam neuzataj kiuj signifas supre kaj malsupre respektive.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Carranqueños. La censita populacio en 2010 estis de 4.067 loĝantoj kaj la denseco estas de 162,68 loĝ/km². El la komenco de la 20a jarcento estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed poste oni malpliiĝis ĝis 700 ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj; poste la populacio kreskiĝis multege ĝis 4,000 loĝantoj ĉirkaŭ 2010.

Situo redakti

Carranque estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 665 m; je 41 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 35 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′15″ N 3°53′49″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troivĝas situanta en la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Batres, Serranillos del Valle kaj Griñón en la provinco de Madrido, kaj kun Ugena, Illescas, El Viso de San Juan kaj Casarrubios del Monte en la provinco de Toledo.

Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Gvadaramo, kaj diversaj rojoj enfluas en ĝin.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

 
Ruinoj de la baziliko.

En 1085 Alfonso la 6-a konkeris la zonon kaj komencis la reloĝadon, unue en Carranque de Yuso sed poste oni movis pro sankialoj al pli alta zono nome Carranque de Suso.

La vilaĝo apartenis al la ordeno de la Templanoj sed poste ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kiam en 1140 Alfonso la 7-a donis al ili la posedon de la kastelo de Olmos.

En 1509 formiĝis unuiĝon pri arbaroj kaj paŝtejoj inter la vilaĝoj El Viso, Carranque kaj Palomeque kaj la komandoro Iñigo López de Ayala. En la dua duono de la 16a jarcento la vilaĝo dependis administre de El Viso.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti