Carrascalejo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

CarrascalejoCarrascalejo de La Jara [karaskaLEĥo] (Kvervidejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Carrascalejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10331
Demografio
Loĝantaro 230  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 39′ N, 5° 13′ U (mapo)39.6457683-5.2167746Koordinatoj: 39° 39′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 607 m [+]
Areo 48,48 km² (4 848 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrascalejo (Ekstremaduro)
Carrascalejo (Ekstremaduro)
DEC
Carrascalejo
Carrascalejo
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Carrascalejo (Hispanio)
Carrascalejo (Hispanio)
DEC
Carrascalejo
Carrascalejo
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrascalejo [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Carrascalejo en sia provinco
Carrascalejo, kaj je la fono la Sierra de Altamira.
Municipa teritorio de Carrascalejo.

La loĝantoj nomiĝas carrascalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 349 loĝantoj.

Situo redakti

Carrascalejo estas situa en la plej orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores aŭ en la natura komarko nome La Jara, je altitudo de 607 m; je 182 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Guadalupe. La surfaco de ties teritorio estas de 48,48 km². Ĝi estas inter Navatrasierra kaj Villar del Pedroso.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (kaproj kaj ŝafoj). Ĉar estas montara medio eblas malgranda ĉasado (perdrikoj, kunikloj) kaj granda ĉasado (apro, cervo, kapreolo). Eblas rura turismo por kio utilas bangaloj ĉe la municipa naĝejo inter makiso, arbutoj, lentiskoj, korkokverkoj ktp. Ankaŭ mielo (vidu sube).

Historio redakti

Ŝajne ĝi estis fondita de abelbredistoj de Talavera de la Reina en kverkejo inter la montaretoj Altamira kaj Valdelacasa (mielo estas alia de ĝiaj produktoj) kaj pro tio ĝi estis aneksiita al Talavera de la Reina kaj al la Provinco de Toledo ĝis 1833, kiam oni faris la aktualajn limojn de la provincoj de Cáceres kaj Badajoz, kaj tiam ĝi pasis al la jura teritorio de Navalmoral de la Mata. La plej antikva restaĵo de la zono estas funebra steleo de romia infanino. Ĝi estis iam parto de la Reĝa Vojo kiun faris la Katolikaj Gereĝoj por iri al Guadalupe. La preĝejo Ntra. Sra. de la Asunción, estis konstruita inter la 17a jarcento kaj la 18a, kaj en ĝi elstaras baptujo de fino de la 17a jarcento.

Enlanda Milito redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo estis ofta batalejo. Dekomence estis de la respubliko, ĝis la 3a de oktobro de 1936, kiam post akra bartalado konkeris ĝin la armeo de Francisco Franco. Dum kelkaj monatoj pluis bataloj kaj ofte la vilaĝo estis "nenies tero". La 5an de aprilo de 1938 la respublikanoj rekonkeris la vilaĝon kaj dum bombardado oni detruis parton de la sonorilturo de la preĝejo (kie estis rifuĝintaj civiluloj). Tiam oni mortigis hejme la novan vilaĝestron elketitan de la frankistoj kaj ties familion:

Post la milito okazis grava elmigrado, ĉefe al Madrido kaj Cáceres.

Festoj redakti

La patrono estas Sankta Mateo, kies patronajn festojn oni celebras la semajnon de la 21a de septembro. Temas pri taŭrolukto, pafadkonkurenco kaj diversaj distraj kaj kulturaj aktivadoj.

Eksteraj ligiloj redakti