Carta de Moscú sobre el amor

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Carta de Moscú sobre el amor (a una muchacha española) (Letero de Moskvo pri amo (al hispana junulino)) estas unu el la fruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender, publikigita en 1934, en sia epoko antaŭ 1939, tio estas la fino de la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte startis la ekzilo de la aŭtoro en Amerikon.[1]

Carta de Moscú sobre el amor
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Tiu verko fakte estas la tria versio de du antaŭaj tekstoj, nome prelego en konferenco kaj ĵurnalisma artikolo. Poste ĝi estos reuzita en Tres ejemplos de amor y una teoría (1969).

Krome ĝi estas kun Madrid-Moscú, narraciones de viaje unu el du verkoj inspiritaj de vojaĝo fare de Sender al Sovetunio kadre kun al proksimiĝo el anarkisindikatismo al komunismo (poste okazos reveno). Ankaŭ aliaj verkistoj, intelektuloj kaj politikistoj, kaj hispanaj kaj alilandaj, faris similajn veturojn kadre de malfermaj debatoj inter la eŭropa intelektularo.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La mesaĝo estis: la revolucia heroo devas senigi sin el sentimentalismo por sukcesi. Tio konfliktis kun aliaj revoluciaj tiamaj postuloj, kiel seksa libereco, libera amo, nudismo ktp. Oni devas kompreni la amrilaton el la seksa instinkto nekonsiderinte spiriton aŭ religian edukon. Male okazas spirita poluado kaj rezulte socia poluado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, Carta de Moscú sobre el amor, Madrid, Imprenta de Juan Pueyo, 1934; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 45.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti