La Casa Amatller estas konstruaĵo de la kataluna modernismo en Barcelono lima kun la Casa Batlló kaj apud la Casa Lleó Morera. Ĝi estis desegnita de la arkitekto Josep Puig i Cadafalch inter 1898 kaj 1900. La tri konstruaĵoj formas la nomitan Diskorda Dombloko.

Casa Amatller
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo kataluna modernismo • Novgotiko vd
Arkitekto Josep Puig i Cadafalch vd
Estiĝo 1898
Malfermo 1900
Lando Hispanio vd
Situo Dreta de l'Eixample
Adreso Passeig de Gràcia, 41
Situo
Geografia situo 41° 23′ 29″ N, 2° 9′ 54″ O (mapo)41.3914492.165009Koordinatoj: 41° 23′ 29″ N, 2° 9′ 54″ O (mapo)
Casa Amatller (Barcelono)
Casa Amatller (Barcelono)
DEC
Casa Amatller
Casa Amatller
Situo de Casa Amatller
Map
Casa Amatller
Parto de list of Modernista buildings in Barcelona vd
Retejo https://www.amatller.org/
vdr
Fasado

La konstruaĵoj estis mendo de la industria entreprenisto pri ĉokolado Antoni Amatller al Josep Puig, kiu elpensis modelon de nov-gotika urba palaco, kun ebena fasado, centra korto kaj ŝtuparo al la ĉefaj ĉambroj.

En la fasado videblas la du pordoj nesimetriaj ligitaj pere de reliefo de Sankta Georgo farita de la skulptisto Eusebi Arnau. Tra la tuta fasado estas sgrafiaĵo kiu kongruas kun la ceramiko ege fajndelikate.

La vestiblo, kiel oftis dum la konstruepoko, estis pensita por la enirejo de veturiloj; ĝi havas ornamon de lampoj kaj vitraloj kun du ŝtuparoj, la plej ornamita kaj luksa por aliro al la ĉefa etaĝo kaj la plej simpla por la cetero de la etaĝoj.

Sankta Georgo kaj la drako, reliefo de Eusebi Arnau.

La stilo estas mikso de kataluna kun flandra gotikoj (karakterizita pere de la triangula ebena formo de la supra parto de la fasado).

La domo dependas ekde 1960 de la Instituto Amatller de Hispana Arto, nome fondaĵo kreita de la posteuloj de la fotisto Antoni Amatller. Ĝi estis deklarita historia-arta monumento en la 9a de januaro 1976.

Praktika informaro redakti

  • Adreso: Paseo de Gracia, 41, Barcelono
  • Telefono: (+34) 93 496 12 45
  • Transporto: Busoj: 7, 16, 17, 22, 24, 28
  Metroo: L2, L3, L4 (Paseo de Gracia)
  • Vizitoj: Nur la teretaĝo, kie estas turisma oficejo.
  • En la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio (MNAC) estas ekspoziciataj diversaj elementoj de la origina meblaro de la domo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti