Casa Consistorial de Alcañiz

La casa consistorial de Alcañiz (tio estas, iama urbodomo) estas renesanca konstruaĵo de la 16a jarcento en Alcañiz, Aragono, Hispanio, kiu sekvas modelon de konstruarto etendita tra la teritorio aragona kiu uzas la strukturojn konstruajn de la senjoraj domegoj por realigi konstruaĵojn por publika uzado.[1] Tiu konstruaĵo, same kiel ĉe la apuda lonja [LONĥa], estis deklarita Histori-arta Monumento en la 3a de junio 1931, kaj publikiĝis tiu deklaro en la Gaceta de Madrid de 4a de junio samjare. El 1985 ĝi ekestis konsiderita Havaĵo de Kultura Intereso.[2]

La konstruaĵo estas konstruita formante angulon de naŭdek gradoj kun la Lonja, kaj ĝi suferis sinsekvajn reformojn kaj pliampleksigojn (ĉefe interne) laŭ la jaroj.

Priskribo redakti

Temas pri konstruaĵo trietaĝa kun du fasadoj de diferenca fabriko. La ĉefa fasado estas el ŝtono, dum la flanka fasado uzas kiel konstrumaterialo la briko sur ŝtona bazamento. La ĉefa fasado prezentas tri altaĵojn separitajn per fortaj kornicoj, dum en la flanka fasado, kiu havas ankaŭ tri altaĵojn, tiuj estas separataj pere de ŝtonaj impoŝtoj el ŝtono kun modluroj milde elstaraj en la unua altaĵo, dum oni uzas brikon en la du lastaj.[3]

La teretaĝo, en la ĉefa fasado havas kiel centra akso romp-arkon kun diversaj ornamaĵoj, kaj flanke pilastrojn ankaŭ prilaboritajn. Ambaŭflanke, estas du lintelaj fenestroj kun modluroj. La dua etaĝo prezentas du lintelajn fenestrojn sur apogiloj. La embrazuroj prezentas kolonojn de fusto cilindra kaj strihava kun joniaj kapiteloj kiel kadro kaj tiuj subtenas la frison kaj la triangulan frontonon per kiu finas ties ornamo. Inter ambaŭ embrazuroj restas spaco por ebla centra embrazuro kiu estus fermita kaj anstataŭ kiu oni metis en 1771 la blazonon de la urbo Alcañiz.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. [1] Konsultita la 1an de Majo 2017.
  2. Kun regiona identigilo 7-INM-TER-019-013-001 kaj ministeria noto RI-51-0000927.
  3. [2] Arkivigite je 2017-08-25 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de Majo 2017.