Cascavel (Paranao)

Cascavel estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas portugale: Bojsiningo.

Cascavel
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 85816-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 348 051  (2022) [+]
Loĝdenso 166 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 57′ S, 53° 27′ U (mapo)-24.955833333333-53.455Koordinatoj: 24° 57′ S, 53° 27′ U (mapo) [+]
Alto 781 m [+]
Areo 2100,831 km² (21 008 3.1 ha) [+]
Cascavel (Brazilo)
Cascavel (Brazilo)
DEC
Cascavel
Cascavel
Situo de Cascavel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cascavel (Paraná) [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
En la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Aerpanoramo en Cascavel
 
Altaj domoj en Cascavel

Cascavel situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 428, Campo Grande 514, Porto Alegre 608, Campinas 688, San-Paŭlo (urbo) 712, Guarulhos 722, Goiânia 1019, Nova Iguaçu 1048, Rio-de-Ĵanejro 1065, São Gonçalo 1088, Belo Horizonte 1128, Braziljo 1172, Salvador de Bahio 2057, Teresina 2485, Manaus 2528, Maceió 2532, Belém 2668, São Luís 2683, Recife 2723, Natalo (Brazilo) 2886 km.

Historio redakti

Antaŭ alveno de hispanoj en 1557 indianoj loĝis en Paranao. La hispanoj fondis urbon en la proksimeco. La vilaĝo komencis formiĝi en 1928, sed la loko jam estis inkludita en armeaj mapoj de 1924. En la sekvaj jardekoj multe da poloj, germanoj, italoj kaj aliaj alvenis. Ili hakis la arbojn, sekve la arbaroj estis malplenigitaj, la tero iĝis disponebla al agrikulturo. En 1938 Cascavel iĝis administra distrikto, en 1951 ĝi memstariĝis. En la malfruaj 1970-aj jaroj industriigo komenciĝis kune kun pliigita agrikultura agado kaj altiĝantaj servoj.

Ekonomio redakti

En apudaĵo de Cascavel oni kultivas cerealojn, sojfabojn, tritikojn, maizojn, rizojn, kotonojn, fabojn, gravas bredado de kokinoj, porkoj, brutoj. La ĉefindustrioj estas nutraĵprilaborado, kemiaĵoj, metalurgioj.

 
Vojo en Cascavel
 
Moderna katedralo en Cascavel
 
Teatro en Cascavel

Klimato redakti

Cascavel situas en subtropika klimato kun mildaj aŭ varmaj someroj. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C. Averaĝe pluvas jare po 1965 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko redakti

Cascavel havas flughavenon. La urbego estas finstacio de fervoja linio, kiu iras al la fora haveno. El Cascavel kuras 4 signifaj vojoj (2 al limpasejoj).

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti