Casignana

komunumo de Italio

Casignana estas komunumo de Italio.

Casignana
Dosiero:Casignana-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kalabrio (2005)
Provinco RC Reggio Calabria (2005)
Geografia situo 38° 6′ N, 16° 5′ O (mapo)38.116.083333333333Koordinatoj: 38° 6′ N, 16° 5′ O (mapo)
Alto super marnivelo 342 m [+]
Areo 24 (2005) km²
Loĝantaro 687 (2023)
Loĝdenso 28 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bianco, Bovalino, Caraffa del Bianco, San Luca, Sant'Agata del Bianco (2005)


Poŝtkodo 89030
Imposta kodo B966
Kodo laŭ ISTAT 080024
Telefona prefikso 0964
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Elfosado ĉe la romia vilao de Casignana.

En 1963 oni malkovris la restaĵojn de privata romia domo kiu verŝajne staris proksime de la antikva vojo inte Locri Epizefiri kaj Rhegion. La romia vilao de Casignana situas en la kvartalo Palazzi en la municipo Casignana. La domo estis konstruita komence en la unua jarcento, sed arkeologoj identigis kvar konstrufazojn. Tiu nuntempe videbla, la lasta, datiĝas de la 4-a jarcento. La elfosadoj faritaj ĝis nun esploris 1 300 kvadratajn metrojn de la granda vilao. La vilao havas la plej grandajn mozaikojn en Kalabrio, inter ili estas mozaiko de la 3-a jarcento kiu reprezentas, kun blankaj kaj verdaj kaheloj, maran "tiazoson" kiu konsistas el kvar virinfiguroj rajdantaj ĉevalon, virbovon, tigron kaj leonon. ĉiuj bildigitaj kun fiŝa vosto. La salono de la domo havas kompleksan arkitekturan planon okangulan kun kvar apsidaj flankoj kaj mozaika planko farita el malgrandaj kaheloj. Oni povas rekoni la "kalidarion", kiu devis esti kovrita per volbo. La vilao inkludas ankaŭ ortangulan salonon kaj du hejtigitajn ĉambrojn, ĉiuj ornamitaj per la "opus sectile" [1], (tekniko por pavimi kun koloraj marmorplatoj). En la domo troviĝas ankaŭ monumenta nimfeo kun apsida baseno kaj cisternoj.

Notoj redakti