Castilblanco

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Castilblanco (Blanka kastelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi estas je 207 km de Badajoz, la provinca ĉefurbo, kaj nur iometete pli malproksime je 245 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo.

Castilblanco
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06680
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 852  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 18′ N, 5° 7′ U (mapo)39.305555555556-5.1102777777778Koordinatoj: 39° 18′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 501 m [+]
Areo 1316 km² ( 131 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castilblanco (Hispanio)
Castilblanco (Hispanio)
DEC
Castilblanco
Castilblanco
Situo de Castilblanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castilblanco [+]
vdr

Ĝi kuszxas sur monteto situa en la distrikto La Siberia, kie kuniĝas la anguloj de la provincoj de Cáceres, Ciudad Real kaj Toledo. Ĝi apartenas al la Jurteritorio de Herrera del Duque.

Historio redakti

Origino redakti

La plej frua origino eble estis kastelo situa kie nune troviĝas la preĝejo, konstruita, ĉu de araboj ĉu de la ĉevaliroj de Ávila, Trujillo aŭ tiuj de la Ordeno de la Templanoj, en la unua rekonkero de Ekŝtremaduro fare de Alfonso la 7-a en la unuaj jaroj de la 12-a jarcento. Klasifikita de multaj historiistoj kiel templana enklavo, estis konata kiel la "castillo blanco" aŭ "castillo de los blancos" (blanka kastelo aŭ kastelo de blankuloj) ekde kiam tiuj okupis la valon de la rivero Guadalupejo. La kastelo kiu ekzistis sur la monteto kaj la vestaĵo de ties ĉevaliroj estis nomigiinta la vilaĝon.[1]

Castilblanco, posedo de Talavera, de Toledo kaj de aliaj redakti

La unuaj historiaj dokumentoj estas pri la donaco kiun faras la reĝo Sanĉo la 4-a, la 15-an de majo de 1293, al Talavera de la Reina de tri anzinaroj, kiuj enhavis la vilaĝojn de Guadalupe, Alía, Castilblanco kaj Valdecaballeros. Tiuj feŭdoj do apartenis al la urbo de Talavera ĝis kiam la reĝo Henriko la 2-a, en 1369, donacis al arkiepiskopo de Toledo, Gómez Manrique, la urbon de Talavera kun ties feŭdoj, inklude tiujn de Alía, Castilblanco kaj Valdecaballeros.

 
Titolo de Vilaĝo de Castilblanco, kun la blazono de Toledo

Castilblanco akiris la titolon de vilaĝo per granda pago al Imperiestro Karlo la 1-a en 1556. Pri la feŭdo de Castilblanco la reĝo Filipo la 2-a vendis ĝin definitive al la markizoj de Cortes de Graena, kiu posedis ĝin ĝis la jaro 1811 kiam oni nuligis la feŭdojn. Krome la anzinaroj estis finfine donacitaj de Filipo la 2-a al la tiam ĵus konstruita monaĥejo El Escorial, kiu posedis ilin el 1608 ĝis la 19-a jarcento. De tiam la administrantoj ĉu laikuloj ĉu monaĥoj loĝis en la vilaĝo.[2]

Moderna epoko redakti

La agado de la karlistoj estis tragika en Castilblanco. La 25-an de majo de 1837 atingis la vilaĝojn la rotoj de Jara, Peco kaj Cuesta el Alía, kiu iris al Manĉo, kaj eksplodis batalo kontraŭ la partianoj de Izabela la 2-a kiuj rezistis ĉe la placo de la Urbodomo; ĉar la karlistoj ne povis forigi ilin, incendiis 18 domojn ĉe la placo, krom rabi kaj eĉ mortigi loĝantojn.

Castilblanco dum la Dua Respubliko redakti

Novjare de 1932, Castilblanco aperis en ĉiuj kovrilpaĝoj de la nacia gazetaro. Tie estis okazintaj la eventoj de Castilblanco, la plej violentaj ĝis tiam ekde la komenco de la Dua Hispana Respubliko.

En tiu epoko okazis kontraŭstaroj inter la laborista movado unuflanke kaj la provinca registaro kaj la dungistaro aliflanke. En tiu kunteksto okazis en la vilaĝo (kiel en aliaj de la provinco) du manifestacioj la 30-an de decembro kaj la 31-an de decembro de 1931, la unua jaro de la respubliko. Kiam estis finonta la manifestacio de la 31-a, la urbestro de la municipo ordonis finigi ĝin ĉar li konsideris ĝin kontraŭleĝa. Kiam la manifestaciantoj alvenis al la fino, aperis kelkaj policanoj de la Guardia Civil por finigi la manifestacion. Eksplodis kverelo inter laboristoj kaj policanoj, unu el ili pafis kaj mortigis manifestaciinton, provokante la koleron de la resto kiuj lanĉis sin kontraŭ la kvar policanoj kaj mortigis ilin perfrape.[3]

La evento rezultigis politikan sekvon eĉ kun disputo en la Parlamento. Oni disvastigi diversajn versiojn de la faktoj laŭ la diversaj politikaj sintenoj kaj ekestis akra polemiko. Krome kelkaj akuzitoj (ne nepre ĉiuj kulpuloj) estis kulpigitaj kaj kondamnitaj je mortopuno, kvankam poste ili estis poste forpardonitaj. Tamen la subpremado de la registaro estis sufiĉe terura kontraŭ la laboristoj kaj kamparanoj de la vilaĝo.

Monumentoj redakti

Preĝejo de San Cristóbal redakti

Tiu templo estas de la 15-a jarcento kaj estas de stilo de mudeĥaro, konstruita el briko. La sonorilturo estis unu el la turoj de la Fortikaĵo de la Templanoj origina, kaj same kelkaj muroj.

Ermitejo de San Matías redakti

Ĝi estas de popola arkitekturo, restaŭrita en la 16-a jarcento, kaj enhavas lignan tegmenton. Je la flanko de la suno estas tegmenta koridoro kiu utilas kiel rifuĝejo al pilgrimantoj kaj piedirantoj. Ĝi troviĝas je 1 Km de la vialĝo kaj tie okazas popola kamparfesto de los Ranchos.

Placo de la Progreso redakti

Monumento de moderna konstruado, konata ankaŭ kiel Monumento al Elmigrinto. Temas pri eta placo, sur kies planko estas gravuritaj vortoj de espero kaj nostalgio, kaj la fonto, ĉefa parto de la verko, kiu reprezentas du manojn malferme al la ĉielo sur granda roko.

Gastronomio redakti

La abunda ĉaso kaj fiŝkaptado de la zono permesas pladojn kiel la Caldereta de kaprido, ŝafo aŭ cervo de la zono kun produktoj de fruktoĝardeno. Ekzistas specialaĵoj kiel Jilimoje [ĥilimOĥe] (internaĵoj de porko, lardo...). Tipaj estas escarapuches, ĉu el fiŝoj, ĉu el porko, ĉu el cervo aŭ apro. Anjaŭ famas tradiciaj dolĉaĵoj, tre verŝajne araba heredaĵo.

Festoj redakti

Las Candelas redakti

Temas pri religia festo, organizita de la fraŭlinoj de la vialĝo la 2-an de februaro. Laŭ antikva tradicio, oni reprezentas Jesuon en la Templo. La beboj baptitaj tiujare estas prezentitaj antaŭ la eklezio kiel estis Jesuo kaj al ĉiu patrino oni donas fajrigitan kandelon kun kiuj oni procezias; laŭ la tradicio, se kiam oni realvenas al la preĝejo la kandelo ankoraŭ fajras la vintro jam finis; se ne, ankoraŭ estos malbona vetero.

Los Ranchos redakti

Estas kampara festo ege populara kaj verŝajne de origino el la neolitiko, nun honore al San Matías, sed dediĉita al postulo de fruktodoneco de la kamparo. Tio okazas la unuan semajnfinon de majo.

La nokto de Sankta Johano redakti

Kiel en multaj aliaj lokoj ankaŭ ĉi tie estas legendoj kaj historioj atribuitaj al tiu nokto. Laŭ la tradicio, tiuj noktoj, la fraŭloj promenas antaŭ frumateniĝo kaj pentras en la fasadoj de la fraŭlinoj amajn versojn kaj lasas terpotojn kun floroj. Tiujn amdeklarojn oni pentras per miksaĵo el akvo kaj cemento, kio faciligas ties postan purigadon.

San Cristóbal redakti

Santa Kristoforo estas la patrono de la vilaĝo. Laŭ papa permeso la festo de tiu sanktulo okazas en Castilblanco eksterordinare la unua lundo aŭgusta. La celebroj disvolviĝas el ĵaŭdo al lundo. Dum tiuj tagoj okazas kulturaj, festaj kaj sportaj aktivaĵoj. Sabate matene okazas taŭrludo de bovidoj inkludante surstratan ludon. Estas ankaŭ religiaj kaj preskaŭreligiaj ceremonioj kaj gastronomia konkurenco.

Kristo de la Lumo redakti

Okazas la 14-a de septembro kun tradicia brutobredista foiro. La brudibredisto invitas al la loĝantro manĝi panerojn kaj je vianda caldereta. Tiuj festoj daŭras tri tagojn.

Demografio redakti

 
Evoluo de la loĝantaro de Castilblanco (1994-2006)

Castilblanco havis iam pli da 3.000 loĝantojn. Nuntempe nur ĉirkaŭ 1.300, ĉar perdis mezaveraĝon de 50 loĝ/jare. Yiu malkresko estas kaŭzata ĉefe pro la elmigrado de multaj loĝintoj al la grandaj hispanaj urboj, ĉar tiu vilaĝo situas en tute aparta kampara kaj senhoma distrikto. Por eviti senloĝadon oni helpas nuntempe la agran turismon kiel enspezofonto por la vilaĝo kaj por la tuta distrikto de La Siberia.

 
Strukturo de la populacio

Kiel klara sekvo de tiu elmigrado de la plej junaj, la populacio prezentas ege maljunigitan strukturon, super la mezaveraĥa hispana. 39,7% de la loĝantoj de Castilblanco estas pli de 65jaraĝa. Aliparte, nur 14,3% de la populacio estas juna, kio ankaŭ prezentas malfavoran bildon por la futuro. Laŭ la laborsektoroj, Castilblanco ne estas, kiel oftas en la regiono, vilaĝo ĉefe dediĉita al la agrikulturo. Male elstaras la sektoro de servoj, kie laboras 48,7% de la laborpopulacio. Nur triono de la populacio, 33,3%, dediĉas sin al la agrikulturo. La 15,9% laboras en la konstruado kaj nur 2,1% en la industrio, la malplej hegemonia sektoro en la vilaĝo.[4]

Evoluo de la populacio de la municipo de Castilblanco ekde 1857[5]
1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910 1920 1930
2.023 1.822 1.979 2.209 2.271 2.288 2.615 2.537 3.101
1940 1950 1960 1970 1981 1991 1996 1998 1999
3.084 3.332 3.458 2.581 2.051 1.410 1.403 1.428 1.418
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
1.385 1.357 1.293 1.233 1.200 1.146 1.110 1.133

Referencoj redakti

  1. Andando por Castilblanco: Historia
  2. Diputación de Badajoz, La Siberia. La leyenda del agua pag.197, ISBN 847796086O
  3. Jesús Vicente Chamorro, Año nuevo, año viejo en Castilblanco, Ed. Albia, Madrid, 1985, ISBN 84-7436-410-8
  4. Diputación de Badajoz. Fuente: Caja España
  5. Población de hecho laŭ la Instituto Nacional de Estadística de España. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842, Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Series de población de los municipios de España desde 1996 Arkivigite je 2010-04-18 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti