Castril [kasTRIL] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. Estas sur la sudokcidenta parto de la komarko de Huéscar. Limas kun la municipoj granadaj Huéscar, Castilléjar kaj Cortes de Baza, kaj kun la municipoj ĥaenaj Peal de Becerro (pro enklavo), Cazorla kaj Santiago-Pontones.

Castril
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18816
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 992  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 48′ N, 2° 47′ U (mapo)37.795833333333-2.7788888888889Koordinatoj: 37° 48′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 247 km² (24 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castril (Provinco Granado)
Castril (Provinco Granado)
DEC
Castril
Castril
Situo de Castril
Castril (Hispanio)
Castril (Hispanio)
DEC
Castril
Castril
Situo de Castril

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castril [+]
vdr
Situo de Castril en la provinco de Granada.
Rivero Castril.

La municipo Castril estas formata de la kernoj Castril, Fátima, Almontaras, Fuente Vera, Cebas, Isidoros, Cortijillos, Los Torres, Solana, Cañadas, Alamillo, Tala Bartolo, Puentezuela, Corralón, Martín kaj Manuel Díaz. Menciindas ankaŭ la senhomejo Cuquillo [kuKIĝo].

Castril estas sur la deklivaro de kruta rokaĵo, lime kun la Natura Parko Cazorla, Segura y Las Villas. La Sierra de Castril, deklarata natura parko, karakteriziĝas pro spektakla tereno kaj abundo de rojoj, kavernoj kaj subteraj rojoj. En la Sierra Seca estas la Cueva del Muerto —Kavo de la Mortinto, en kiu videblas nombraj stalaktitoj kaj stalagmitoj— kaj la Kavo de Don Fernando, la plej profunda de la tuta provinco granada. Ene de ĝia municipa teritorio, la rivero Castril trafluas de nordo suden tiujn montarojn, inter kanjonoj, akvofaloj kaj ravinkavoj.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 5716 loĝantoj, sed poste oni falis al nuntempaj iom pli ol 2000. Tio estas, oni perdis preskaŭ du trionojn.

En la 2000-aj jaroj la Nobel-Premio pri Literaturo José Saramago estis nomumita Adoptita Filo de Castril, de kiu devenis lia edzino, Pilar del Río, same kiel Adoptita Filo de la Provinco Granado.[1]

Notoj redakti

  1. Zapatero dice que «Ayala y Granada son el símbolo de la mejor España», en ideal.es de 4a de februaro 2006. Alirita la 25an de januaro 2020.