Catherine Hamlin

aŭstralia obstetrikisto kaj ginekologo, kiu iniciatis la kirurgian terapion de obstetrika fistulo

Catherine Hamlin - naskiĝis la 24-an de januaro 1924 en Sidnejo, mortis 96-jara la 18-an de marto 2020 en Adisabebo - estis fama aŭstralia obstetrikisto kaj ginekologo, kiu iniciatis la kirurgian terapion de obstetrika fistulo. Origine de Aŭstralio, Hamlin kaj ŝia forpasinta edzo Reginald Hamlin (1908-1993) moviĝis al Adis-Abebo, Etiopio, en 1959.

Catherine Hamlin
Persona informo
Naskonomo Elinor Catherine Nicholson
Naskiĝo 24-an de januaro 1924 (1924-01-24)
en Sidnejo
Morto 18-an de marto 2020 (2020-03-18) (96-jaraĝa)
en Adisabebo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Sydney Medical School • Frensham School
Okupo
Okupo ginekologo • obstetrikisto
vdr
tri akuŝistinoj kun Catherine Hamlin en 2009

Kune, ili iniciatis kirurgiajn teknikojn por trakti obstetrikan fistulon, kondiĉon ekestiĝantan de longedaŭra obstrukcita laboro kiu lasas la afektajn virinojn sen regado pri la urinveziko, ofte ankaŭ la sfinktero de la anuso, do kaŭzas inkontinencon kiu malebligas kontrolon de urinado kaj ofte ankaŭ fekado. En 2009 al ŝi estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj redakti