Cayetano REDONDO ACEÑA (elp. Kajetano Redondo Aθenja) (naskiĝis en 1888 en Segovio, mortpafita en 1940 en Madrido) estis hispana ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis aktiva esperantisto.

Cayetano Redondo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1885 (1885-01-01)
en Segovio
Morto 21-an de majo 1940 (1940-05-21) (55-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantistoverkistopolitikisto
vdr
Cayetano Redondo

Cayetano Redondo estis prezidanto de la Nacia Federacio de la Socialista Junularo de Hispanio en 1918. Li laboris kiel tipografo kaj estis direktoro de kelkaj socialistaj ĵurnaloj, inter kiuj la oficiala El Socialista (La Socialisto), dum 15 jaroj.

En 1931 li estis elektita konsilanto de la Urbestraro de Madrido, en la famaj balotadoj kiuj alportis la respublikon, kaj poste estis vicurbestro. En tiu sama jaro li estis elektita deputito en la Hispana Parlamento reprezentante la Socialistan Partion (Konstituciantaj Kortesoj, 1931-1933), kune kun du aliaj esperantistoj Francisco Azorín Izquierdo kaj Rodrigo Almada.

Cayetano Redondo prezidis la solenan malfermon de la 9-a Hispana Esperanto-kongreso okazinta en Madrido en 1932. Li ankaŭ partoprenis kiel esperantista preleganto en serio da prelegoj organizitaj en la Madrida Ateneo.

Dum la intercivitana hispana milito li estis Urbestro de Madrido, de novembro de 1936 ĝis majo de 1937, dum la tempo pli severa de la defendo de Madrido, post la translokiĝo de la registaro al Valencio. Poste li deĵoris en pluraj politikaj postenoj, interalie kiel membro de la Provinca Deputitejo de Madrido.

Arestita je la militfino, fare de la reĝimo de la diktatoro Francisco Franco, li estis mortpafita ĉe la muroj de la Almudena tombejo de la hispana ĉefurbo, je la 21-a de majo de 1940.

Dum longa tempo forgesita, tamen ekde la komenco de la 21-a jarcento strato en la nova kvartalo Sanĉinaro de Madrido portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj redakti