Cedillo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Cedillo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Cedillo
municipo en Hispanio • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko komarko Valencia de Alcántara
Poŝtkodo 10513
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio González Riscado
Demografio
Loĝantaro 433  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 39′ N, 7° 30′ U (mapo)39.651388888889-7.5027777777778Koordinatoj: 39° 39′ N, 7° 30′ U (mapo) [+]
Alto 270 m [+]
Areo 61,6 km² (6 160 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cedillo (Ekstremaduro)
Cedillo (Ekstremaduro)
DEC
Cedillo
Cedillo
situo en Ekstremaduro
Cedillo (Hispanio)
Cedillo (Hispanio)
DEC
Cedillo
Cedillo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cedillo [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas cedilleros. La censita populacio en 2008 estis de 518 loĝantoj.

Situo redakti

Cedillo estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro kaj en plej elstara okcidenta pinto de la Provinco de Cáceres kaj de la tuta regiono de Ekstremaduro, kiu eniras inter komunumoj de Portugalio en la komarkodistrikto Sierra de San Pedro, je altitudo de 279 m; je 116 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 61.6 km². La urba kerno estas je 39º39'7" de latitudo norda, 7º29'42" de longitudo okcidenta.

Cedillo limas kun kelkaj concelho de Portugalio, escepte oriente, kie limas kun Herrera de Alcántara. La precizaj limoj estas la jenaj:

Teritorio redakti

La centra parto de la municipa teritorio estas formata de monteta tereno, kun plej alta pinto en la monto Valongo de 340 m. Tiu altebenaĵo finas norde, kie perdas altitudon en forta deklivo al la rivero Taĵo. La du ĉefaj riveroj de Cedillo estas Taĵo kaj ties alfluanto, la Sever, kiuj markas respektive la limojn kaj nordan kaj okcidentan de la municipa teritorio kun Portugalio. En la kunfluo de tiuj du riveroj estas akvobaraĵo kun hidroelektra centralo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas olivarboj, paŝtejoj kaj cerealoj.

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita de portugaloj kiuj setlis en la zono ĉirkaŭ la 16a jarcento; en la 18a jarcento post ties cedo al Hispanio apartenis al Herrera de Alcántara ĝis 1838, kiam oni formis la municipon. Pli precize la unuaj setlantoj estis fiŝkaptistoj kiuj per siaj boatoj trapasis veturantojn kiuj iras el Alentejo al Castelo Branco aŭ inverse, ĉar ne ekzistis tiam ŝoseo. Tiele boato aperas en la blazono de la vilaĝo.

De antaŭe estas restaĵoj megalitaj de la prahistorio (dolmenoj -ankaŭ aperanta en la blazono_, tomboj), de la Romia Imperio, de araboj, ktp. Dum la militoj inter Hispanio kaj Portugalio foje senhomigis la vilaĝon kaj poste rehomiĝis danke al fuĝintoj pro la militoj kaj la reveno de la fiŝkaptistoj. La nomo Cedillo devenas de "cedi" pro la cedo de la vilaĝo fare de Portugalio al Hispanio por akiri repacigon.