Cedillo del Condado

Cedillo del Condado [Cedillo del Condado] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Cedillo del Condado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45214
Retpaĝaro [www.cedillodelcondado.es]
Politiko
Urbestro Luis Andrés Martín Carrasco
Demografio
Loĝantaro 3 097  (2010)
Loĝdenso 119,12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 3° 56′ U (mapo)40.113888888889-3.9255555555556Koordinatoj: 40° 7′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cedillo del Condado (Hispanio)
Cedillo del Condado (Hispanio)
DEC
Cedillo del Condado
Cedillo del Condado
Situo de Cedillo del Condado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cedillo del Condado [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cedillo del Condado en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino de "Cedillo" povus deveni de "Cidetto", nomo kiu aperas en dokumento de 1152, kaj kiu estas la diminutivo de "Cid" aŭ "Seid", kaj pro tio estus kun signifo "malgranda senjoro". Aliaj studoj indikas, ke devenas el termino cedizo.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Cedillanos. La censita loĝantaro en 2010 estis de 3.097 kaj la denseco estas 119,12 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la loĝantaro kreskis el milo al 1.500 loĝantoj, sed nur dum la unua jardeko de la 21-a jarcento duobliĝis al 3.000 loĝantoj.

Situo redakti

Cedillo del Condado estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 646 m; je 36 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′50″ N 3°55′32″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de La Sagra. Limas kun la vilaĝoj de El Viso de San Juan, Illescas, Yuncos, Yuncler, Villaluenga de la Sagra, Recas, Lominchar kaj Palomeque, ĉiuj el tiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

En 1211 estis en tiu vilaĝo la reĝo Alfonso la 8-a (Kastilio) kun aliaj ĉevaliroj, inter kiuj Pedro Ruyz de Azagra, senjoro de Albarracín, superulo de la Ordeno de Santiago. Iom poste, en 1216, donis privilegion al la vilaĝo la Ordeno de Sankta Johano.

En la 15a jarcento la reĝo Johano la 2-a donis la vilaĝon, kun Humanes, Huecas, Pero Moro kaj Guadamur al poste fama poeto Pedro López de Ayala, kiu estus la unua feŭda senjoro de Cedillo.

Meze de la 19a jarcento la industrio de la loko konsistis en kvar olemuelejoj, du panfarejoj kaj unu kukofarejo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti