Cees Nooteboom
Literaturo > Nederlandlingva literaturo > Cees NOOTEBOOM < Nederlanda lingvo
Cees Nooteboom | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cees Noteboom | |||||
Naskonomo | Cornelis Johannes Jacobus Maria Nooteboom | ||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1933 (90-jaraĝa) en Hago | ||||
Etno | nederlandanoj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Simone Sassen • Fanny Lichtveld vd | ||||
Amkunulo | Liesbeth List • Simone Sassen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • romanisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • prozisto • tradukisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cees NOOTEBOOM, plennome: Cornelis Johannes Jacobus Maria NOOTEBOOM (naskiĝis la 31-an de julio 1933) estas nederlanda verkisto.
Cees Nooteboom naskiĝis en Den Haag. Post la lerneja tempo li laboris en banko, vojaĝis tra Eŭropo kaj dediĉis sin al verkado. Lia unua sukceso estis la romano Philip en de anderen [Philip kaj la aliaj]. Sekvis poemaroj, vojaĝraportoj kaj pliaj romanoj. Ekde 1961 li laboris por la gazeto De Volkskrant kaj ekde 1967 li fariĝis vojaĝredaktoro por la revuo Avenue.
Lia ĝis nun plej konata verko estas la romano Rituelen [Ritoj], kiu ankaŭ estas filmigita. Ĝis nun la aprezo por Nooteboom estis sufiĉe pli granda eksterlande ol en Nederlando mem. En 2010 oni aljuĝis al li la Literaturpremion de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.
Bibliografio redakti
- Philip en de anderen (romano, 1955)
- De doden zoeken een huis (poemoj, 1956)
- De ridder is gestorven (romano, 1963)
- Gesloten gedichten (poemoj, 1964)
- Gemaakte gedichten (poemoj, 1970)
- Open als een schelp - dicht als een steen (poemoj, 1978)
- Rituelen (romano, 1980)
- Voorbije passages (vojaĝraporto, 1981)
- In Nederland (romano, 1984)
- Het volgende verhaal (romano, 1990)
- De Koning is dood (rakonto, 1998)
- Allerzielen (romano, 1999)