Cefalù

komunumo de Italio

Cefalù estas malnova urbo en la norda parto de la insulo Sicilio en Italio. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono Sicilio kaj al la provinco Palermo, ekde aŭgusto 2015 formale itale nomata città metropolitana di Palermo, do metropola urbo Palermo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 13 881 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Castelbuono, Gratteri, Isnello, Lascari kaj Pollina.

Cefalù
Fotomontaĵo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco PA Palermo
Geografia situo 38° 2′ N, 14° 1′ O (mapo)38.03333333333314.016666666667Koordinatoj: 38° 2′ N, 14° 1′ O (mapo)
Alto super marnivelo 16±1 metro m
Areo 65 km²
Loĝantaro 13 881 (2023)
Loĝdenso 210 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj S. Ambrogio
Najbaraj komunumoj Castelbuono, Gratteri, Isnello, Lascari kaj Pollina
Patrono Senmakula koncipiĝo
Festa tago 8-a de decembro
Nomo de loĝantoj cefaludesi
Poŝtkodo 90015
Imposta kodo C421
Kodo laŭ ISTAT 082027
Telefona prefikso 0921
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ĝi situas ĉe la norda marbordo inter la urbo Palermo kaj Messina kaj estas centro de turismo de la regiono. La urbo havas romiajn banejojn, antikvan katedralon kaj belegajn plaĝojn.

bizanceca mozaiko el la urba katedralo

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti