Cefanja (profeto)

BIblia profeto

Cefanja estis unu el la 12 hebreaj minoraj profetoj, aŭtoro de samnoma libro de la Malnova Testamento kaj aktivanto epoke de reĝlando de Judujo, nome inter la jaroj 640 kaj 609 antaŭ nia erao.

Cefanja
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Cefanja
Informoj
Sekso vira
Nacieco Reĝlando de Judujo
Religio Jahveismo
Okupo verkistopredikisto
Patro Cushi
vdr
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Cefanja
Ikono de la profeto Cefanja.
epoko = 7-a jarcento a.K.
nacio = hebrea travivinta en la regno de Judujo
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kaj ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Pri li oni scias preskaŭ nenion. La etimologio resendas al: Tiu kiun Dio protektas (aŭ kovras).

La enhavo de lia libro komenciĝas laŭ maniero tute nekutima, nome per la genealogio de la aŭtoro ĝia la kvara generacio:

”Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo” (1, 1).

Ĉefanja adresiĝas al la popolo (Franca miniaturo, 16-a jarcento).

El tiuj unuaj versegoj oni deduktas la periodon en kiu li travivis kaj profetis. Estinte lia prapatro kun la nomo Ĥizkija, oni povus pensi ke Cefanja descendis de reĝo Ĥizkija, kio kronologia ne maleblas , kvankam nepruveble. Ĉar li estas nomata Filo de Etiopo, oni rajtas supozi ke li estis fremdorigina sed, surbaze de la genealogia dekomence deklarata, ture de hebrea raso, eĉ judeca tio tre necertas. Cefanja predikis tra popolo kiu estis forlasinta la respekton de la mosea leĝo kaj foje akceptinta pagajan kultojn, depruntitajn de asirianoj kaj de kanaananoj.

Profesio pri Esperanto redakti

En 1910 Presa Esperantista societo, Parizo, publikiĝis 18-a paĝan verketon (11x18) de anonimulo La biblia profeto Ĉefanjaho antaŭmenciintan Esperanton el la originala tradukita.

 
 Tre stranga verketo laŭ la hebrea teksto, kiu, en tri ĉapitroj, enhavas profetaĵojn el la Malnova Testamento, anoncantojn Esperanton, kiel orakolojn de Jebovo. 
— Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)

Literaturo redakti

  • Biblio
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti