Cekropio estas genro de proksimume 25 arbaj specioj de la familio Urticaceae kaj genra nomo de tiuj specioj. Cekropioj troviĝas en tropika Ameriko, precipe en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cekropio

Biologia klasado
Regno: Plantae
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Urticaceae
Genro: Cecropia
Specio: C. glaziovi
Cecropia glaziovi
Löftling
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cekropioj estas unuarangaj arboj de la atlantika aŭ de la amazona arbaro kaj vivas proksimume apenaŭ 20 jaroj. Post tiu periodo, kiam la arbaro jam kreskis, ili estas antaŭigitaj de aliaj pli grandaj arboj. Krome ilia rolo kiel "fermilo" de la arbaraj maldensaĵoj, la Cekropioj vivas en simbiozo kun formikoj de la genro Azteca kaj iliaj fruktoj estas manĝaĵo al pluraj estuloj de la arbaroj. Iliaj folioj estas manĝaĵo de la Blankabrusta bradipo Bradypus tridactylus.

Al la arbaraj popoloj la cekropia ŝelo estas krudaĵo por fadenoj, retoj kaj hamakoj.

Malhela jakuo sur branĉo de Blanka cekropio Cecropia hololeuca en Brazilo