Celakantoformaj estas klado de fiŝoj simile al celakanto, fiŝo kiu unue koniĝis per siaj fosilioj (ekde la 19-a jarcento). Nur ekde 1938 la scienco eksciis ke efektive celakantoj, precize dirite latimerioj, ankoraŭ ekzistas en la profundaj maroj ĉirkaŭ Suda Afriko, Komoroj kaj Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celakantoformaj
Troveblo de fosilioj: Devonio - ĉi-epoko
Latimeria chalumnae
Latimeria chalumnae
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso: Coelacanthimorpha
Ordo: Coelacanthiformes
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Familioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas interesaj bestoj ĉar ili apartenas al la klado de Sarkopterigoj samkiel la teraj vertebruloj, sed malkiel preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj.

Taksonomio redakti

 
En vertebrula disspeciiĝo de la malfrua devonio, posteuloj de pelagaj sarkopterigoj kiel Eusthenopteron montris sinsekvon de adaptiĝoj: Inter posteuloj estis ankaŭ pelagaj lob-naĝilaj fiŝoj kiel la celakantoj.

Oni foje uzas la terminon CoelacanthimorphaActinistia por priparoli grupon de sarkopterigaj fiŝoj inter kiuj estas la celakantoj (Coelacanthiformes). Sekvas klasado de la konataj celakantaj genroj kaj familioj:

Klaso Sarkopterigoj Sarcopterygii
Subklaso Coelacanthimorpha

Diversaĵoj redakti

Celakantoj estas titolo de poezilibro de Jorge Camacho.[1]

Notoj redakti

  1. Jorge Camacho, Celakantoj, Bero, (Roterdamo), 2004. 117 pp. Kun fina analizo de Mauro Nervi.